Homoj

Sergej Eisenstein

La 11-a de februaro estas la datreveno de la morto (en 1948, je nuraj 50 jaroj, pro kora atako kaŭzita de la konfisko kaj parta detruo, dispoziciitaj de Stalin, de la materialo de la dua parto de la filmo “Ivan Groznyj” – Ivano la Terura) de la soveta reĝisoro laŭ hebrea deveno Sergej Michajlovič Ėjzenštejn, konata kiel Sergej Eisenstein (1898.-1948),

eo.wikipedia.org/wiki/Sergej_Mi%C4%A5ajlovi%C4%89_Ejzen%C5%9Dtejn

fundamenta figuro en la historio de kinoarto, fama precipe pro la filmoj “Bronenosec Potëmkin” (Kirasŝipo Potemkin), “Aleksandr Nevskij”, “Thunder Over Mexico” (Que Viva Mexico! – Ŝtormo super Meksiko) kaj “Oktjabr’” (Oktobro).

Mi sendas al la ampleksaj paĝoj de Vikipedio, limiĝante atentigi, ke en 2008 estis produktita 71-minuta DVD kun la filmo de 1925 “Bronenosec Potëmkin”, kun la titolo “La Kirasŝipo Potemkin” kaj subtitoloj en Esperanto (trad. K. Ŝvedov).

katalogo.uea.org/katalogo.php?inf=8185

Mi aldonas:

– rusan poŝtmarkon de 2000, kun la portreto de Eisenstein kaj, sur la dua ebeno, la Kirasŝipo Potëmkin;

– la kovrilon de la DVD de “La Kirasŝipo Potemkin”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *