Homoj

Boris Pasternak

La 10-a de februaro (laŭ la gregoria kalendaro, sed la 29-a de januaro laŭ tiu julia tiam valida en Ruslando) estas la datreveno de la naskiĝo (en 1890) de la rusa poeto kaj verkisto laŭ hebrea deveno (konvertiĝinta al kristanismo en la lastaj vivojaroj) Boris Leonidovič Pasternak, konata kiel Boris Pasternak (1890-1960).

eo.wikipedia.org/wiki/Boris_Pasternak 

Nobel-Premiito por Literaturo en 1958, li estis devigita rezigni, ĉar la tiama soveta reĝimo (kiu jam estis malpermesinta la publikigon en Sovetunio de lia romano “Doktor Živago” – Doktoro Ĵivago, fakte aperinta unuafoje en Italio en 1957, kiu rakontis la malhelajn flankojn de la “Oktobra Revolucio”) minacis ekzili lin kaj konfiski liajn havaĵojn.

Celata de minacoj kaj persekutoj, Pasternak pasigis siajn lastajn vivojarojn en malriĉeco kaj izolo.

Inter tiuj kiuj, ekster Sovetunio, kritikis Pasternak, estis la ĉilia poeto Pablo Neruda (1904-1973), dum inter tiuj, kiuj defendis lin, estis la itala verkisto Ignazio Silone (1900-1978): ambaŭ maldekstruloj, sed kun malsamaj sentivecoj.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio (ankaŭ kiom koncernas la verkojn de Pasternak tradukitajn al Esperanto).

Mi aldonas:

– poŝtmarkon de Princlando Monako de 2008,

– la kovrilon de la traduko al Esperanto, de Christopher (Kris) Long, de “Doktoro Ĵivago”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *