Homoj

Sinclair Lewis

La 7-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1885) de la usona verkisto kaj dramisto Harry Sinclair Lewis, konata kiel Sinclair Lewis (1885-1951),

eo.wikipedia.org/wiki/Sinclair_Lewis 

Nobel-Premiito por Literaturo en 1930, kun ĉi tiu motivigo: “Pro lia vigla kaj bildiga priskriba arto, kaj pro lia lerteco en la kreado, kun humuro kaj sprito, novajn tipologiojn de roluloj”.

Siatempe, la atribuo de tiu Premio vekis surprizon, ne nur ĉar unuafoje ĝi iris al usona verkisto, sed ankaŭ kaj precipe ĉar en Usono Sinclair Lewis tute  ne estis ŝatata, tial ke li prezentis en kritika maniero la usonan socion: multaj liaj libroj estis malpermesitaj, kaj la verkisto reciprokis ĉi tiun bojkotadon asertante, kiam li transprenis la Nobel-Premion, ke “en Ameriko la plimulto el ni – ne nur la legantoj, sed ankaŭ la verkistoj – ankoraŭ timas la literaturon, kiu ne estas glorado de ĉio usona”.

Mi aldonas:

– usonan poŝtmarkon de 1985, pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Sinclair Lewis;

– p. 29-30 de “Literatura Mondo” 1931-2, kun komento pri la atribuo de la Nobel-Premio.


Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *