La 6-an de februaro 1952, antaŭ 68 jaroj, Elizabeth (Elizabeta) Windsor fariĝis, kun la nomo Elizabeth II (Elizabeta la 2-a), Reĝino de la “United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland” (Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Nord-Irlando).
eo.wikipedia.org/wiki/Elizabeto_la_2-a_(Britio)
Elizabeta la 2-a estas ankaŭ Reĝino de Antigvo kaj Barbudo, Aŭstralio, Bahamoj, Barbadoso, Belizo, Grenado, Jamajko, Kanado, Nov-Zelando, Papuo-Nov-Gvineo, Saint Kitts kaj Nevis, Saint Lucia, Saint Vincent kaj Grenadinoj, Salomonaj Insuloj kaj Tuvalu; krome, ŝi estas Senjorino de la Insulo Mankso, Suverenino de Ĵerzejo kaj Gernezejo, Plejsupra Regantino de la Eklezio de Anglio.
Mi aldonas:
– britan poŝtmarkon de 1953, kun juna Elizabeta (tiam ŝi havis 37 jarojn);
– poŝtmarkon de Ĝibraltaro de 2016 pro la la 90-a naskiĝtago de Elizabeta la 2-a; – la kovrilon kaj p. 1 de “Brita Esperantisto” 1969-1.