Homoj

Josip Juraj Strossmayer

La 4-a de februaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1815) de la kroata katolika Episkopo, laŭ aŭstra deveno, Josip Juraj Strossmayer (1815-1905).

eo.wikipedia.org/wiki/Josip_Juraj_Strossmayer

Episkopo de Đakovo (Djakovo, Kroatio) de 1849 ĝis 1905, li estas memorigata kun dankemo de la kroatoj, pro sia agado de antaŭenigo de la kroata kulturo (interalie, li estigis en Zagrebo la jugoslavan Akademion, la Universitaton kaj la Belartan Galerion).

Ŝuldiĝas al li ankaŭ la Katedralo de Đakovo, inaŭgurita en 1882 kaj difinita “la plej bela preĝejo inter Istanbulo kaj Venecio”.

En Italio, Strossmayer estas hodiaŭ praktike nekonata; en pasinteco, li altiris la atenton en du okazoj:

– dum la Unua Vatikana Koncilio (1870), li esprimis sin kontraŭ la dogmo de la neeraripovo de la Papo;

– malfavora al la itala etno, li klopodis sen granda sukceso altrudi la liturgion en la praslava lingvo, anstataŭ en latino.

“Espero katolika” parolis amplekse pri Mons. Strossmayer en numeroj 1966-6 kaj 1982-11.

www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1982_11.htm#3 

Mi aldonas:

– kroatan poŝtmarkon de 2015, pro la duajarcenta datreveno de la naskiĝo de Strossmayer;

– bildon de la Katedralo de Đakovo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *