Homoj

Gaspare Spontini

La 24-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1851) de la itala komponisto (markiano, tiuempe civitano de la Papa Ŝtato) Gaspare Luigi Pacifico Spontini, konata kiel Gaspare Spontini (1774-1851),

eo.wikipedia.org/wiki/Gaspare_Spontini 

aktiva, krom en Italio, en Francio (li akiris la francan civitanecon) kaj en Germanio.

Plej granda elstarulo de historia momento, kiu ligis la memorojn de antikva  Romo al la heroaj entreprenoj de Napoleono Bonaparte, Spontini estas konata precipe pro la opero “La Vestale”/ La Vestalo (uverturo: www.youtube.com/watch?v=TP4Z8nrda5Q ).

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj aldonas:

– la italan poŝtmarkon de 2001, laŭ skizo de Antonio Ciaburro, pro la 150-a datreveno de la morto de Spontini;

– p. 40 de la bulteno en Esperanto kun la programoj de la elsendoj al eksterlando de la Itala Radio-EIAR (Radio Roma) de januaro 1940; estas indikite, ke la 24-an de januaro 1940 estis elsenditaj al Ekstrema Oriento “fragmentoj el operoj de Spontini”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *