La 18-a de januaro estas la datreveno de la morto (en 1936) de la anglalingva poeto kaj verkisto Rudyard Kipling (1865-1936),
eo.wikipedia.org/wiki/Rudyard_Kipling
Nobelpremiito pri Literaturo en 1907, fama precipe pro libroj por infanoj, aparte “The Jungle Book” (La libro de la ĝangalo).
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio kaj al mia artikolo de la 30-a de decembro 2019,
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/12/30/rudyard-kipling/
kaj aldonas:
– paragvajan poŝtmarkon;
– p. 8-9 de “Esperanto de UEA” 1920-1, kun la traduko al Esperanto, de Eduard Stettler, de la rakonto de Kipling “Moti Guj”.