La 2-a de januaro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1920, laŭ la gregoria kalendaro) de la rusa (laŭ juda deveno, civitanigita usona) verkisto kaj aŭtoro de verkoj de populariga scienco Isaak Judovič Azimov, konata kiel Isaac Asimov (1920-1992),
eo.wikipedia.org/wiki/Isaac_Asimov
fama precipe kiel aŭtoro de sciencfikciaj romanoj.
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, ankaŭ kiom koncernas liajn verkojn tradukitajn al Esperanto, kaj aldonas poŝtmarkon de Respubliko San Marino de 1998, elementon de filatela folieto dediĉita al sciencfikcio, pri la romano de Azimov “Foundation”, publikigita en Italio kun la titolon “Cronache della Galassia” (Kronikoj el Galaksio).