Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 2-an de januaro 1982 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.
Mi sendas al mia artikolo de la 8-a de novembro 2019.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/11/08/cometa-di-halley/
Mi aldonas poŝtmarkon de 1986 de Respubliko San Marino, kiu reproduktas detalon de fresko de Giotto en la Kapelo Scrovegni de Padovo, kun kometo super la kabano de Betlehemo.
(Segue traduzione in italiano)
RADIO ROMA – ESPERANTO, 2.1.1982
Plurfoje, tra la jarcentoj, oni demandis ĉu la kometo, kiu aperis super la groto de Betlehemo, vere ekzistis, aŭ temas nur pri sugestia legendo, kreita kun la celo igi pli grandioza la naskiĝon de la Infano Jesuo. Ĉi tiu problemo ne tuŝis nur ordinarajn homojn, sed ankaŭ sciencistojn kaj astronomojn, kiuj lanĉis plurajn hipotezojn.
La sola evangeliisto, kiu detale priskribas la naskiĝon de Jesuo, estas Mateo, kiu, en sia rakonto, parolas ĝenerale pri “stelo”. En la latina teksto, la uzata vorto povas signifi ne nur stelon, sed antaŭ brilan ĉielan objekton, planedon aŭ kometon. La greka teksto, kontraŭe, uzas vorton (“astron”), kiu povas signifi stelon, kometon kaj meteoron.
Entute, do, la fenomeno estas indikita per sufiĉe nepreciza termino, kiu ebligas plej diversajn interpretojn. Unu el la plej simplaj hipotezoj estas tiu, ke la kristnaska stelo estis la planedo Venuso, kiu, matene kaj vespere, montriĝas tre brila en la ĉielo. La germana astronomo Keplero, antaŭ proksimume 400 jaroj, lanĉis la hipotezon, ke temis pri la samliniiĝo de la planedoj Jupitero, Saturno kaj Marso, kiu, laŭ la kalkuloj, okazis en la jaro 6 antaŭ Kristo. La “stelo”, kiu montris al la Reĝoj la vojon al Betlehemo, povus esti ankaŭ meteorito, kiu, kelkfoje, aspektas brilega.
Sed ĉu, do, ekzistas neniu ebleco, ke la “Stelo” de Betleheao estis efektive kometo? Se oni kalkulas, ekzemple, la periodecon de la Haleja kometo, oni atingas la jaron 11 antaŭ Kristo; sed 11 jaroj ŝajnas, objektive, iom tro multaj, por ke oni povu kunligi tiun kometon kun la naskiĝo de Kristo. Tamen, oni devas konsideri, ke kometoj estas fenomeno stranga kaj neantaŭvidebla, pri kiu estas malfacile fari prognozojn. Krome, oni devas pensi, ke ekzistas ankaŭ neperiodecaj kometoj, kiuj ŝajnas subite aperi el la mallumo de la universo kaj, poste, malaperi por ĉiam. En Betlehemo, tiun nokton, eble ekbrilis ĝuste unu el tiuj.
°°°
(Traduzione):
Più volte, nel corso dei secoli, ci si è domandati se la cometa che apparve sulla grotta di Betlemme è davvero esistita, o si tratta soltanto di una suggestiva leggenda, creata allo scopo di rendere più grandiosa la nascita del Bambino Gesù. Questo problema ha toccato non solo la gente ordinaria, ma anche scienziati e astronomi, che hanno formulato varie ipotesi.
L’unico evangelista che descrive nei particolari la nascita di Gesù è Matteo, che, nel suo racconto, parla genericamente di una “stella”. Nel testo latino, la parola utilizzata può significare non solo stella, ma anche un oggetto celeste luminoso, un pianeta o una cometa. Il testo greco, invece, usa una parola (“astron”) che può significare stella, cometa e meteora.
In definitiva, quindi, il fenomeno è indicato con un termine abbastanza vago, che rende possibili le più diverse interpretazioni. Una delle ipotesi più semplici è che la stella di Natale era il pianeta Venere, che, la mattina e la sera, si mostra molto brillante in cielo. L’astronomo tedesco Keplero, circa 400 anni fa, lanciò l’ipotesi che si trattasse dell’allineamento dei pianeti Giove, Saturno e Marte, avvenuto, secondo i calcoli, nell’anno 6 avanti Cristo. La “stella” che mostrò ai Magi la via per Betlemme potrebbe anche essere stato un meteorite, che a volte appare luminosissimo.
Ma allora, non c’è alcuna possibilità che la “stella” di Betlemme fosse effettivamente una cometa? Se si calcola, ad esempio, la periodicità della cometa di Halley, si giunge all’anno 11 avanti Cristo; ma 11 anni sembrano, obiettivamente, un po’ troppi perché si possa collegare quella cometa con la nascita di Cristo. Però, bisogna considerare che le comete sono un fenomeno strano e imprevedibile, per il quale è difficile fare previsioni. Inoltre, bisogna pensare che esistono anche comete non periodiche, che sembrano apparire all’improvviso dal buio dell’universo e poi scompaiono per sempre. A Betlemme, quella notte, forse ha brillato una di quelle.