Homoj

Biagio Marin

La 24-a de decembro estas la datreveno de la morto (en 1985) de la itala poeto kaj verkisto Biagio Marin (1891-1985)

it.wikipedia.org/wiki/Biagio_Marin

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto),

naskiĝinta kaj mortinta en Grado (mara urbeto en la friula provinco Gorico, mezvoje inter Venecio kaj Triesto), sed vivinta longatempe aliloke (Gorico, Pisino de Istrio, Florenco, Vieno, Svislando, Romo, Triesto).

Mi sendas al Vikipedio kaj al mia artikolo de la 24-a de decembro 2017.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/12/24/biagio-marin/

Mi transskribas la tradukon al Esperanto de lia poeziaĵo “Capodistria”, (Capodistria estas la itala nomo de la nun slovena urbo Koper).

Bedaŭrinde, mi ne sukcesis trovi la originalon en la dialekto de Grado; mi tradukas laŭvorte al la itala, surbaze de la versio en Esperanto.

Mi aldonas slovenan poŝtmarkon de 2018, kun la ĉefaj monumentoj de Koper-Capodistria, en venecia stilo.


(Segue traduzione in italiano)

CAPODISTRIA

Dum mil jaroj flor’ de belulino

en la valego norden rigardinta, 

en ĉiu ŝtono venecianiĝinta,

en kor’ la flamo de la Doĝedzino.

Placoj kaj stratoj en plena babilado

milda kaj dolĉa kiel tiu Rialta;

en la palacoj, en humil’ servado

ĉiam sintenado alta.

Tiomaj cent jaroj ĉiam al tiu celo

tiomaj cent jaroj ĉiam kun tiu rolo, 

kaj ĉiun koron markis tiu sigelo.

Pliposte venis horo de l’ martiro

kaj la ŝtormo disrompis ĉiun velŝkoton 

kaj la mil jarojn trafis la subiro.

Biagio Marin (el “Istriaj elegioj”, 1963), trad. Luigi Tadolini

“L’Esperanto” 1988-3,4

°°°

CAPODISTRIA

Per mille anni fiore di bellezza,

nel vallone volto a nord,

veneziana in ogni pietra,

nel cuore la fiamma della Dogaressa.

Piazze e strade in pieno chiacchierio

mite e dolce come quello di Rialto;

nei palazzi, nell’umiliazione, nella servitù

sempre un alto portamento.

Tanti cento anni sempre a quella meta

tanti cento anni sempre con quel ruolo,

e ogni cuore ha segnato quel sigillo.

Poi venne l’ora del martirio

e l’uragano sconquassò ogni scotta

e il tramonto colpì mille anni.

Biagio Marin (da “Elegie istriane”)

Retroversione letterale dalla traduzione in Esperanto

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *