Homoj

Jean Racine

La 22-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1639) de la franca dramisto kaj verkisto Jean Racine (1639-1699),

eo.wikipedia.org/wiki/Jean_Racine

plej granda elstarulo, kune kun Pierre Corneille, de la franca tragedia teatro de la deksepa jarcento.

Deirante de la greka tragedio kaj de Biblio, Racine esprimis, en klaraj kaj harmoniaj versoj inter la plej altaj de la franca liriko, komplementajn sentojn de amo kaj de malamo.

Estas famaj, aparte, liaj tragedioj “Andromaque”, “Phèdre”, “Esther”, “Athalie”. Ĉiuj kvar estis tradukitaj al Esperanto:

– “Andromaka”, trad. Noël, 1906;

– “Andromaka”, trad. Georges Lagrange, 1988;

– “Fedra”, trad. Georges Lagrange, 1991;

– “Esthero”, trad. Noël, 1906;

– “Athaljo”, trad. Noël, 1906.

Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj aldonas:

– francan poŝtmarkon de 1949 pro la 250-a datreveno de la morto de di Racine;

– la kovrilon de la traduko al Esperanto de “Andromaque”.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *