Homoj

Ludwik Lejzer Zamenhof

La 15-a de decembro estas la datreveno de la naskiĝo (en1859) de Ludwik Lejzer Zamenhof (1859-1917),

eo.wikipedia.org/wiki/L._L._Zamenhof 

la elpensinto de Esperanto.

°°°°°

Oni multe diskutis, en la fruaj jaroj, pri la tago konsiderenda “festo de Esperanto”.

Dum la vivo de Zamenhof, kompreneble, oni ne pensis je lia naskiĝtago (la 15-a de decembro), sed oni sugestis aliajn tagojn (v. la aldonitan paĝon 16 de “Brita Esperantisto” 1908-37):

  • la 17-a de decembro, tago de la unua esperantista festo;
  • la tago de la ekvinokso (noktotaga egaleco) printempa aŭ aŭtuna, simbolo de neŭtraleco por la tuta homaro; 
  • la tago (21-a de julio) en kiu oni opiniis, ke la rusa cenzuro aprobis la publikigon de la “Unua Libro”.

Kontraŭ ĉiuj ĉi tiuj proponoj estis levitaj obĵetoj: la 17-a de decembro, ĉar tro proksima al Kristnasko; la tago de ekvinokso, ĉar malsimila laŭ la duonglobo; la 21-a de julio, ĉar reale (kiel klarigite de Zamenhof mem) la cenzura vizo estis liverita la 21-an de majo laŭ la rusa kalendaro, kaj la 2-an de junio laŭ tiu gregoria.

Fine, post la morto de Zamenhof, venkis la 15-a de decembro.

Bildo: soveta poŝta tutaĵo de 1987 pro la 100-jara datreveno de Esperanto, kun portreto de Zamenhof.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *