Homoj

Lupo

Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 6-an de januaro 1996 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Mi aldonas germanan poŝtmarkon de 1960, pri la ĉasisto kaj la lupo de Ruĝa Ĉapulino.


(Segue traduzione in italiano)

 

RAI INTERNATIONAL, RADIO ROMA (ESPERANTO), 6.1.1996

Malfermiĝis en Romo multrimeda ekspozicio dediĉita al lupo.

Ĉirkaŭ la malbonulo en eminenca senco pivotas arto, muziko, beletro kaj mitologio, de Giotto ĝis Prokofiev, de Ezopo ĝis Perrault, de Jack London ĝis la komiksoj de Lupo Alberto.

Ne povis manki la grandaj filmoj, de “Wolf”, majstre interpretita de Jack Nicholson, ĝis “Dances with Wolves” (Dancu kun la lupoj), aŭ la reĝisoro Ermanno Olmi kiu dediĉis dudek minutojn da sorĉo al la lupoj de la mezitala regiono Aprutio. Kaj plue rakontoj, proverboj, rekantaĵoj, kaj iu mirinda kompakta disko, riĉa je filmaĵoj kun centoj da bildoj, fotoj kaj kompleta bibliografio.

Iu bela revenĝo por la besto plej kalumniata en la mondo.

 

°°°°°

(Traduzione)

 

Si è aperta a Roma una mostra multimediale dedicata al lupo.

Intorno al cattivo per antonomasia ruotano arte, musica, letteratura e mitologia, da Giotto a Prokofiev, da Esopo a Perrault, da Jack London ai fumetti di Lupo Alberto.

Non potevano mancare i grandi film, da “Wolf”, magistralmente interpretato daJack Nicholson, aDances with Wolves” (Balla coi lupi), o il regista Ermanno Olmi che ha dedicato venti affascinanti minuti ai lupi d’Abruzzo. E inoltre racconti, proverbi, stornelli, e un meraviglioso CD ricco di filmati, con centinaia di immagini, foto e unacompleta bibliografia.

Una bella rivincita per l’animale più calunniato del mondo.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *