Homoj

Angelo Targhini e Leonida Montanari

La 23-a de novembro estas la datreveno de la tragedia morto pro senkapigo (en 1825) de la italaj patriotoj Angelo Targhini (1799-1825) kaj Leonida Montanari (1800-1825), 

it.wikipedia.org/wiki/Angelo_Targhini_e_Leonida_Montanari 

(ne estas pri tio Vikipedia paĝo en Esperanto),

mortkondamnitaj pro la klopodo murdi enŝoviĝinton en patriotan sekretan sekton, kiu agadis en la Papa Ŝtato sub Papo Leono la 12-a.

Multon oni skribis pri la ampleksa utiligo de mortopuno en tiu Ŝtato, sed oni ne povas juĝi la pasinton laŭ la kriterioj de nuntempo; cetere, je tiu epoko la ekzekutoj estis taksataj popolaj spektakloj, al kiu ĉeestigi ankaŭ infanojn kun “eduka” celo, kiel aperas el soneto de la romdialekta poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863), kiun mi transskribas en la roma dialekto kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto.

Mi pludiras, ke en sia raporto pri la ekzekuto en placo de l’ Popolo la ekzekutisto (la fama “Mastro Titta”) skribis: “Estis impona spektaklo. Placo de l’ Popolo estis tute homplena, kiam ni nenian mi ĝin vidis”.

Mi aldonas:

– bildon de placo de l’ Popolo, el malnova karto; ankoraŭ hodiaŭ, ŝtontabulo sur muro de konstruaĵo de la placo memorigas la ekzekuton;

– la kovrilon de “Espero katolika” 1964-6/7, kun la franca gilotino.


68. ER RICORDO

Er giorno che impiccorno Gammardella
io m’ero propio allora accresimato.
Me pare mó, ch’er zàntolo a mmercato
me pagò un zartapicchio e ‘na ciammella.

Mi’ padre pijjò poi la carrettella,
ma prima vorze gode l’impiccato:
e me tieneva in arto inarberato
dicenno: “Va’ la forca cuant’è bella!”.

Tutt’a un tempo ar paziente Mastro Titta
j’appoggiò un carcio in culo, e Tata a mene
un schiaffone a la guancia de mandritta.

“Pijja”, me disse, “e aricordete bene
che sta fine medema ce sta scritta
pe mill’antri che so’ mejjo de tene”.

Giuseppe Gioachino Belli

°°°°°

68. IL RICORDO

Il giorno che impiccarono Gambardella
io m’ero proprio allora cresimato.
Mi pare adesso, che il padrino al mercato

mi pagò un saltapicchio e una ciambella.

Mio padre pigliò poi la carrozzella,
ma prima volle godere l’impiccato:
e me teneva in alto inalberato
dicendo: “Guarda la forca quant’è bella!”.

Tutt’a un tratto al paziente Mastro Titta
gli appoggiò un calcio in culo, e Papà a me
uno schiaffone a la guancia a destra.

“Piglja”, mi disse, “e ricordati bene
che questa fine medesima sta scritta
per mille altri che sono meglio di te”.

Giuseppe Gioachino Belli

°°°°°

REMEMORO

Dum ekzekutotag’ de Gamardelo

mi konfirmaciiĝis kaj, tuj poste,

la prezentinto, ne tro multekoste,

regalis min per kuk’ kaj Pulĉinelo.

Kaleŝon luis paĉjo kun la celo

ĝui la pendigoton antaŭtoste:

kaj diris, min levante premaoste,

“Jen, estas pendigilo! Kia belo!”.

Kiam al la kliento Majstro Tita

piedfrapegis pugon, samminute

vangofrapegis min paĉjo, subita.

“Memoru – diris li – ke ekzekute

aliajn mil fintrafos mort’ merita,

kiuj ja bonas pli ol vi entute”.

Giuseppe Gioachino Belli, trad. Gaudenzio Pisoni

(el “Elektitaj sonetoj de G. G. Belli”)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *