La 17-a de novembro estas la datreveno de la morto (en 1566) de la itala tradukisto kaj poeto Annibal Caro (1507-1566),
it.wikipedia.org/wiki/Annibale_Caro
fama precipe pro la traduko al la itala, en senrimaj dekunusilabaj versoj, de Eneido de Vergilio.
Oni diru, ke ne tamas pri fidela traduko, kiel evidentas el la fakto, ke la itala versio rezultigas nombron da versoj rimarkinde pli altan ol la originalo; sed ĝi estas traduko beletre valora, ankoraŭ hodiaŭ utiligata.
Malsama estas la traduko de Eneido al Esperanto, prizorgita en 1906 de la franco Henri Vallienne, kiu sekvas fidele la originalon:
Mi aldonas:
– la kovrilon de la itala traduko de 1581;