La 2-an de novembro, en Italio, oni memorigas la mortintojn.
Ni vivas en mondo, kiu ne volas aŭdi paroli pri morto. Hodiaŭ, multaj dampas ĉion, kio diras limon, suferon kaj fine adiaŭon el la vivo, kaj adresas al si mem la bondeziron foriri sen tro da komplikaĵoj, precipe ne ĝenante sin kaj la aliajn.
Je niaj tagoj, forlasi la vivon kun tiu senzorgo, kiu elirigas nin el la scenejo kun levita kapo, sen longaj kaj penigaj malsanoj, estas taksata beno, sorto rezervita al la pli bonŝanculoj. Dum iam la timo estis, ke medicino faras tro malmulte por favori la sanon kaj la plilongigon de la vivo de la malsanulo, hodiaŭ la inkubsonĝo renversiĝis: oni timas la kontraŭan troigon, tio estas, esti devigataj vivi en humiligaj kondiĉoj.
Mi transskribas, en la itala kaj ĝia traduko al Esperanto, poeziaĵon de Vincenzo Cardarelli, kiu kontraŭe esprimas la deziron, ke la morto lasu al ni “finsaluti l’ mondon”.
Mi aldonas vatikanan poŝtmarkon de 1960, kun la admono “sepulti la mortintojn”, kiel faro de mizerikordo.
ALLA MORTE
Morire sì,
non essere aggrediti dalla morte.
Morire persuasi
che un siffatto viaggio sia il migliore.
E in quell’ultimo istante essere allegri
come quando si contano i minuti
dell’orologio della stazione
e ognuno vale un secolo.
Poi che la morte è la sposa fedele
che subentra all’amante traditrice,
non vogliamo riceverla da intrusa,
né fuggire con lei.
Troppe volte partimmo
senza commiato!
Sul punto di varcare
in un attimo il tempo,
quando pur la memoria
di noi s’involerà,
lasciaci, o Morte, dire al mondo addio,
concedici ancora un indugio.
L’immane passo non sia
precipitoso.
Al pensier della morte repentina
il sangue mi si gela.
Morte non mi ghermire,
ma da lontano annunciati
e da amica mi prendi
come l’estrema delle mie abitudini.
Vincenzo Cardarelli
°°°°°
AL LA MORTO
Perei, ja,
ne esti agresitaj de la morto.
Forpasi konvinkitaj
ke tiu estas la vojaĝ’ plej bona.
Kaj lastmomente plenfeliĉaj esti
kiel se ni numerus la minutojn
de la horloĝo de la stacidomo
valorajn jarcentope.
Ĉar estas la morto la edzin’ fidela
venanta post amorantin’ perfida,
ne volas ni ricevi ŝin truditan,
nek kune kun ŝi fuĝi.
Tro ofte ni foriris
ne salutinte!
Estante trapasontaj
ni tempon er-sekunde,
kiam eĉ rememoro
pri ni elflugas for,
nin lasu, Morto, finsaluti l’ mondon,
permesu ke ankoraŭ ni prokrastu.
La senmezura paŝo estu
ne trorapida.
Ĉe la pripenso de subita morto
la sang’ en mi frostiĝas.
Ho Morto, min ne rabu,
anoncu vin de fore
kaj prenu min amike
kiel por lasta mia vivkutimo.
Vincenzo Cardarelli, trad. Gaudenzio Pisoni
(el “Enlumas min senlimo”, p. 110,
LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds 1990)