La 1-a de novembro estas la datreveno de la unua apero (en 1962) de la itala komikso “Diabolik”, de Angela Giussani.
eo.wikipedia.org/wiki/Diabolik
Ĝi estis tradukita al multaj lingvoj, inkluzive de Esperanto.
Mi aldonas:
– la italan poŝtmarkon de 2009, laŭ skizo de Anna Maria Maresca, pri ¨La italaj komiksoj”;
– p. 38 de la katalogo de la libroj vendataj ĉe IEF – Itala Esperanto-Federacio, kun la reklamo de la volumo “Diabolik, la reĝo de la teroro”, trad. Daniele Binaghi kaj Filippo Zanoner.