Homoj

Camillo Sbarbaro

La 31-a de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1967) de la liguria poeto kaj verkisto Camillo Sbarbaro (1888-1967) it.wikipedia.org/wiki/Camillo_Sbarbaro

(ne estas pri li Vikipedia paĝo en Esperanto).

Jam plurfoje mi parolis pri li, laste la 31-an de oktobro 2019.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/10/31/camillo-sbarbaro-2/ 

Mi transskribas, en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto, lian poeziaĵon “Talor mentre cammino solo al sole” (Kelkfoje dum mi marŝas sub la suno).

Mi aldonas:

– portreton de Camillo Sbarbaro;

– la kovrilon de la volumo “Enlumas min senlimo”, en kiu estas la versio en Esperanto de la poeziaĵo.


TALOR MENTRE CAMMINO SOLO AL SOLE

Talor mentre cammino solo al sole

e guardo coi miei occhi chiari il mondo

ove tutto m’appar come fraterno,

l’aria la luce il fil d’erba l’insetto,

un improvviso gelo il cor mi coglie.

Un cieco mi par d’essere, seduto

sopra la sponda d’un immenso fiume.

Scorrono sotto l’acque vorticose,

ma non le vede lui: il poco sole

ei prende beato. E se gli giunge

talora mormorio d’acque, lo crede

ronzio d’orecchi illusi. 

Perché a me par, vivendo questa mia

povera vita, un’altra rasentarne

come nel sonno, e che quel sonno sia

la mia vita presente. 

Come uno smarrimento allor mi coglie,

uno sgomento pueril. Mi seggo

tutto solo sul ciglio della strada,

guardo il misero mio angusto mondo

e carezzo con man che trema l’erba.

Camillo Sbarbaro

°°°°°

KELKFOJE DUM MI MARŜAS SUB LA SUNO

Kelkfoje dum mi marŝas sub la suno

kaj per okuloj helaj vidas mondon

kies tutaĵo ŝajnas al mi frata,

aero, lumo, herba tig’, insekto,

subita frosto mian koron trafas.

Mi ŝajnas al mi mem blindul’ sidanta,

ĉe la barilo de river’ grandega.

Malsupre fluas la kirlantaj akvoj

sed ilin li ne vidas; etan sunon

feliĉa kaptas li, kaj se lin tuŝas

la murmur’ akva foje, ĝin li kredas

orelzumado trompa.

Ĉar al mi ŝajnas, dum ĉi povran vivon

mi vivas, ektuŝeti la alian

kvazaŭ en dorm’, kaj esti tiu dormo

nuntempa vivo mia.

Min prenas tiam preskaŭ malespero,

timemo tute knaba. Mi sidiĝas

kaj sola restas sur la randostrato

malgrandan mondon mian rigardante,

kaj mi karesas manotreme herbon.

Camillo Sbarbaro, trad. Gaudenzio Pisoni

(el “Literatura foiro” 55/1979)

(el “Enlumas min senlimo”,

LF-Koop, La-Chaux-de-Fonds 1990, p. 81)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *