La 28-a de oktobro estas la datreveno de la morto (en 1999) de la hispana poeto Rafael Alberti Merello (1902-1999).
eo.wikipedia.org/wiki/Rafael_Alberti
Tre engaĝita en politiko, dum la reĝimo de Francisco Franco li vivis ekzile, unue en Francio, poste en Argentino, kaj fine en Italio; nur en 1977 li reiris al Hispanio.
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, kaj atentigas pri filmeto de Jutubo,
www.youtube.com/watch?v=HJ5-ORjzjn4&feature=youtu.be
en kiu Miguel Fernández deklamas la tradukon al Esperanto (Galopu jam) de la poeziaĵo “A galopar” de Rafael Alberti.
Mi aldonas hispanan poŝtmarkon de 2001.