La 24-a de oktobro estas la “Tago de Unuiĝintaj Nacioj, it.wikipedia.org/wiki/Giornata_delle_Nazioni_Unite
(ne estas paĝo de Vikipedio en Esperanto),
memore al a ekvalido de la Statuto de Unuiĝintaj Nacioj (24-an de oktobro 1945).
Mi transskribas, en la itala kaj en Esperanto, poeziaĵon, kiu montras, kiom ankoraŭ oni estas malproksime de la realigo de la idealoj, por kiuj, ĉe la fino de la dua monda milito, estis starigita la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj.
Mi aldonas du kuriozajn italajn poŝtmarkojn de 1956, eldonitajn por celebri la allason de Italio al UN; kune kun la poŝtmarkoj, estis vendataj specialaj okulvitroj, kiuj ebligis vidi la bildojn en tri dimensioj.
CRISTO ALL’ONU
Spinto dalla folla stanca
Cristo arrivò al palazzo dell’Onu.
Aveva la faccia stanca del disoccupato,
il passo incerto del profugo,
le spalle curve del minatore,
l’occhio triste dell’emigrato,
le mani incerte dell’uomo del sud,
l’occhio assente del drogato,
il cuore assetato del giovane.
Non era raccomandato da nessuno,
solo il pianto degli umili lo spingeva,
la giustizia per i deboli era la sua forza.
Bussò…c’era il veto,
per lui gli uomini non erano liberi;
sulla soglia della civiltà trovò la barbarie.
Lesse i diritti degli uomini,
ne ebbe compassione.
L’uomo ha diritto alla vita…
e un bimbo palestinese
gli disse che non era vero.
L’uomo ha diritto all’istruzione…
e un campesino
gli disse che non era vero.
L’uomo ha diritto alla pace…
e una vedova di guerra
gli disse che non era vero.
L’uomo ha diritto alla famiglia…
e un ragazzo disadattato gli chiese
che cosa significassero quelle parole.
L’uomo ha diritto al vestito…
e un barbone moriva di freddo
fra porpore e tessuti firmati.
L’uomo ha diritto alla libertà…
un afgano si mise a piangere.
L’uomo ha diritto alla verità…
e un sorriso ironico risuonò
all’interno del Palazzo, dei molti Palazzi.
Cristo scese dal Palazzo di vetro.
Quando la folla gli chiese il risultato della visita,
allargò le braccia:
era ancora crocifisso
come il venerdì santo.
Poi la folla dileguò…
pioveva…
…Cristo rimase là, sotto la pioggia,
solo.
°°°°°
KRISTO ĈE UNUIĜINTAJ NACIOJ
Puŝate de laca hom-amaso
atingis Kristo la UNO-palacon,
kun aĉigita mieno de senlaborulo,
ŝancela paŝado de rifuĝinto,
senfortaj manoj de Siberiano,
malĝoja rigardo de Parizano,
soifanta koro de junulo.
Nur lin puŝis la plorado
de la aĉuloj.
Lia forto estis la justeco
por la senfortaj.
Li pordo-frapis.
Por li estis vetoo.
La homoj ne estis liberaj.
Ĉe la sojlo de la civilizejo,
li trovis barbarecon.
Li legis la «homrajtojn»
kaj ekkompatis.
«Homo rajtas al vivo»,
kaj murdita infano
al li diris, ke ne veras.
«Homo rajtas al kleriĝo»,
kaj Afrikano
al li diris, ke estas mokaĵo.
«Homo rajtas al laboro»,
kaj senlaborulo
al li diris, ke veras la malo.
«Homo rajtas al paco»,
kaj milit-vidvino
al li diris, ke neniu pri ŝi zorgas.
«Homo rajtas al familio»,
kaj infano el bebejo
ekploregis.
«Homo rajtas al libero»,
kaj respondis la silento,
ĉar mortis la libero.
Kristo desupris de l’ Vitra Palaco.
Kiam l’ amaso lin demandis
pri l’ rezulto de l’ vizito,
disetendis li la brakojn,
ankoraŭ krucumite
kiel sankta-vendrede.
Foriris hom-amaso.
Pluvis;
Restis Kristo sub la pluvo.
Sola.
(el la itala tradukis Battista Cadei)
(el “Espero Katolika” 9/1985)
la poesia é bellissima, chi é l;autore?
ĝis
Vignali