“Alla stazione in una mattina d’autunno” (Ĉe la stacidomo en aŭtuna mateno) estas unu el la plej belaj poeziaĵoj de la itala (toskana) poeto Giosue Carducci (1835-1907), pri kiu mi jam parolis plurfoje – laste, la 15-an de julio 2018:
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/07/15/giosue-carducci-3/
Mi ĝin transskribas, en la itala, kaj en ĝia traduko al Esperanto.
La poeziaĵo priskribas la disiĝon ĉe la stacidomo de Bolonjo (la 23-an de oktobro 1873) disde la amatino Caterina Cristofori Piva (kaŝita sub la nomo “Lidia”); la atmosfero estas morna, plumbe griza, ne nur pro la aŭtuna nebulo kaj la pluvo, sed ankaŭ pro la malĝojo de la adiaŭo.
Mi aldonas unu el la pentraĵoj de Claude Monet (1840-1926) dediĉitaj al la pariza stacidomo Saint-Lazare (“La gare Saint-Lazare, Paris”), Parizo, Musée d’Orsay.
ALLA STAZIONE
IN UNA MATTINA D’AUTUNNO
Oh quei fanali come s’inseguono
accidiosi là dietro gli alberi,
tra i rami stillanti di pioggia
sbadigliando la luce su ‘l fango!
Flebile, acuta, stridula fischia
la vaporiera da presso. Plumbeo
il cielo e il mattino d’autunno
come un grande fantasma n’è intorno.
Dove e a che move questa, che affrettasi
a’ carri foschi, ravvolta e tacita
gente? a che ignoti dolori
o tormenti di speme lontana?
Tu pur pensosa, Lidia, la tessera
al secco taglio dài de la guardia,
e al tempo incalzante i begli anni
dài, gl’istanti gioiti e i ricordi.
Van lungo il nero convoglio e vengono
incappucciati di nero i vigili,
com’ombre; una fioca lanterna
hanno, e mazze di ferro: ed i ferrei
freni tentati rendono un lugubre
rintocco lungo: di fondo a l’anima
un’eco di tedio risponde
doloroso, che spasimo pare.
E gli sportelli sbattuti al chiudere
paion oltraggi: scherno par l’ultimo
appello che rapido suona:
grossa scroscia su’ vetri la pioggia.
Già il mostro, conscio di sua metallica
anima, sbuffa, crolla, ansa, i fiammei
occhi sbarra; immane pe ‘l buio
gitta il fischio che sfida lo spazio.
Va l’empio mostro; con traino orribile
sbattendo l’ale gli amor miei portasi.
Ahi, la bianca faccia e ‘l bel velo
salutando scompar ne la tenebra.
O viso dolce di pallor roseo,
o stellanti occhi di pace, o candida
tra’ floridi ricci inchinata
pura fronte con atto soave!
Fremea la vita nel tepid’aere,
fremea l’estate quando mi arrisero;
e il giovine sole di giugno
si piacea di baciar luminoso
in tra i riflessi del crin castanei
la molle guancia: come un’aureola
più belli del sole i miei sogni
ricingean la persona gentile.
Sotto la pioggia, tra la caligine
torno ora, e ad esse vorrei confondermi;
barcollo com’ebro, e mi tocco,
non anch’io fossi dunque un fantasma.
Oh qual caduta di foglie, gelida,
continua, muta, greve, su l’anima!
io credo che solo, che eterno,
che per tutto nel mondo è novembre.
Meglio a chi ‘l senso smarrì de l’essere,
meglio quest’ombra, questa caligine:
io voglio io voglio adagiarmi
in un tedio che duri infinito.
Giosue Carducci
°°°°°
ĈE LA STACIDOMO
EN AŬTUNA MATENO
Jen, kiel sekvas sin ĉi lumfontoj nun,
pasante pigre post tiu arbovic’.
Tra l’ branĉoj, kiuj pluvon gutas,
falas oscede la lum’ sur koton.
Penetre, akre plendas la fajfo de l’
haltanta trajno. Plumbokolora la
ĉielo. La maten’ aŭtuna
kvazaŭ fantomo nin ĉirkaŭprenas.
Ho, kien kuras mute, tumulte kaj
vagonojn nigrajn eksieĝante ĉi
popol’? Al kiaj nekonataj
penoj doloraj, esperoj vanaj?
Lidia, karton reve transdonas vi
al la truilo seka de l’ konduktor’,
transdonas vi al fluga tempo
dolĉajn momentojn, memorojn belajn.
Laŭlonge de la nigraj vagonoj, en
kapuĉoj nigraj iras gardistoj nun
simile ombrojn, kun lanternoj
palaj kaj feraj marteloj. Tintas
batitaj feraj bremsoj funebre, kun
resono longa; funde de la anim’
respondas eĥo de dolora
tedo, simila al plorsingulto.
La frapa fermo de la pordetoj nun
insulti ŝajnas; mokas kruele nun
la lasta vorto ekiriga,
batas brutale la pluv’ la vitrojn.
Kaj jam, konscie pri sia ŝtal-anim’,
la monstro snufas, ternas kaj skuas sin,
malfermas larĝe flam-okulojn,
fajfas tra l’ grizo, mokante l’ spacon.
La naŭza monstro iras. En skua kur’
terura mian amon ĝi portas for.
Ve, blankajn vangojn kaj vualon
adiaŭantan mallum’ englutas.
Ho, roze pala, dolĉa anĝel-vizaĝ’,
ho, pacradiaj stelaj okuloj, vi,
ho, vi, riĉbukle ombrumita
brila kaj ĉasta kaj rava frunto!
La viv’ jubilis varme en la aer’,
somer’ jubilis dum vi alridis min,
la juna suno de junio
kisis pelzure per lumokisoj,
tra la reflektoj de la kaŝtanharar’,
la vangojn mildajn, kaj kiel aŭreol’
pli bela ol suno zonis miaj
revoj ravantan figuron vian.
Sub pluv’ ekiras nun mi tra la nebul’,
por droni en ĝi, kaj kiel ebriul’
mi ŝanceliĝas kaj demandas:
ĉu mi ne estas fantomo nura?
Ho, kia frosta flava folio-fal’,
senĉese, mute, peze en l’ anim’!
Mi kredas: sole kaj eterne
estas en tuta la mond’ novembro.
Ol la konscio estas pli bonaj ĉi
krepuskaj ombroj kaj ĉi nebula stat’.
Ho, droni, droni en ĉi tiu
surda ĉagreno eterne daŭra.
Giosue Carducci, trad. Kálmán Kalocsay
(el “Eterna bukedo”, 1931, p. 151-152)