Kiaj ni estis.
Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 2-an de decembro 1979 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.
La artikolo bildigas la situacion de antaŭ 40 jaroj; hodiaŭ multaj tradiciojperdiĝis: ekzemple, nur maljunulinoj prilaboras punton, kaj la paŝtistoj grandparte ne plu estas aprutiaj, sed ekstereŭropianoj (precipe macedonanoj), kiuj adaptiĝas al malfacila vivo.
Bildo: itala poŝtmarko de 1950, laŭ skizo de Corrado Mezzana, kun aprutia virino, kiu kusene prilaboras punton (tiam la Regiono entenis ankaŭ Molizon)
(Segue traduzione in italiano)
RADIO ROMA – ESPERANTO, 2.12.1979
APRUTIO, LA ALLOGO DE ANTIKVECO
Teksto de Paola Randone, traduko de Antonio De Salvo
Ankoraŭ ekzistas lokoj, kie pluvivas artoj kun nuancoj de antikveco. Ni trovis kelke da ili en Aprutio, kie pluvivas mirindaj formoj de metiarto. Antikvega heredaĵo. Ankoraŭ oni laboras samkiel antaŭ multege da tempo, kun la sama atento, la samaj iloj.
Tradicio, kiun teknologio (ĉu mirakle?) bonŝance ne sukcesis detrui. Tradicio, kiu atestas pri antikvega popola saĝeco. Ĉar pri popola arto temas, ne malpli estiminda ol ĉiu ajn alia pli nobla artformo. Tion pruvas la fakto, ke la metiartaĵoj de Aprutio, kiuj konserviĝis tra la jarcentoj, nun estas gastigitaj en Muzeoj, aŭ estas ĵaluze konservitaj en privataj kolektoj, aŭ ornamas preĝejojn kaj sanktejojn, kvazaŭ trezoro.
Da tiaj objektoj plurestis granda kvanto. Sed kiu ne posedas tiujn antikvaĵojn, povas havigi al si novajn objektojn, tute egalajn al la iamaj koncerne laborteknikon, aspekton kaj belecon. La sola diferenco estas la juneco.
Oni trovas belegajn objektojn el kupro mane cizelitaj, aŭ el batita fero. La antikva arto de paŝtistoj, la prilaborado de ligno, pludaŭras en kelkaj vilaĝetoj sur la montaroj.
Punto (ĉu tiu kroĉe trikata, ĉu tiu – pli malfacila kaj valora – kusene prilaborita) estas ĉiutaga okupo de la aprutiaj virinoj. Kaj kiu ne konas la aprutiajn juvelojn, la teksaĵojn kaj lac ceramikaĵojn?
(Traduzione)
RADIO ROMA – ESPERANTO, 2.12.1979
Paola Randone: ABRUZZO, IL FASCINO DELL’ANTICHITÀ
Ancora esistono luoghi dove sopravvivono mirabili forme di artigianato, con sfumature di antichità. Ne abbiamo trovate alcune in Abruzzo.Una antichissima eredità: si lavora ancora come tanto tempo fa, con la stessa attenzionre, gli stessi strumenti.
Una tradizione che la tecnologia (miracolosamente?) per fortuna non è riuscita a distruggere. Una tradizione che attesta un’antichissima saggezza popolare. Giacché di arte si tratta, da apprezzare non meno di qualunque altra forma più nobile di arte. Lo prova il fatto che gli oggetti di artigianato abruzezsi sono ospitati in Musei, o sono gelosamente conservati in collezioni private, oppure adornano chiese e santuari, come un tesoro.
Di questi oggetti rimane una gran quantità. Ma chi non possiede quegli oggetti antichi se ne può procurare altri, del tutto identici. La sola differenza è la giovinezza.
Si trovano bellissimi oggetti di rame cesellati a mano, o di ferrro battuto.L’antica arte dei pastori, la lavorazione del legno, conntinua in alcuni paesetti di montagna.
Il merletto (sia quello all’uncinetto, sia quello – più difficile e pregiato – al tombolo) è l’occcupazione quotidiana delle donne abruzzesi. E chi non conosce i gioielli abruzzesi, i tessuti e le ceramiche?