La 4-an de oktobro oni memorigas la morton (en 1226) de Giovanni di Pietro di Bernardone, konata kiel Francesco d’Assisi, en Esperanto Francisko el Asizo (1181-1226).
eo.wikipedia.org/wiki/Sankta_Francisko_el_Asizo
Verdire, Francisko mortis ja la 3-an de oktobro, sed post la sunsubiro, kiam (laŭ la tiama kutimo kalkuli la tempon) jam estis la 4-a de oktobro: kaj ĉar li estis sanktulproklamita “pro insista popola postulo” apenaŭ du jarojn post la morto, la kalendara dato restis tiu de tiu epoko, nome la 4-a de oktobro.
Mi sendas, por ampleksa ekzameno kaj la tute nova enkadrigo de la festo en la nuntempan italan leĝaron, al mia artikolo de la 3-a de oktobro 2018.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/10/03/francesco-dassisi/
Hodiaŭ mi transskribas, en la itala kaj en ĝia traduko al Esperanto, poeziaĵon de Giosue Carducci (1835-1907), inspiritan
al la Baziliko de Sankta Maria de l’ Anĝeloj, je 4 kilometri de la centro de Asizo,
eo.wikipedia.org/wiki/Baziliko_Sankta_Maria_de_la_An%C4%9Deloj
konstruita en la dua duono de la deksesa jarcento, kun grandioza kupolo de Jacopo Barozzi da Vignola (1507-1573) kiu superstaras la modestan kapelon de “Sankta Maria della Porziuncola”, kie Francisko mortis “nuda sur la nuda tero”.
Oni povas miri, ke poeziaĵo honore al Sankta Francisko estis verkita de akrega kontraŭklerikalulo (Carducci verkis eĉ “Himnon al Satano”); sed, senkonsidere ke Sankta Francisko estas amata de ĉiuj, kiuj, sendepende de la religia kredo, havas al sia koro la amon al la proksimulo, la pacon, la simplecon de vivo, la ŝirmadon de la kreitaro, laŭ mi Carducci volis evidentigi la kontraston inter la humilo de Sankta Francisko kaj la grandiozeco de la Baziliko,
Mi aldonas;
– italan poŝtmarkon de 1926, pro la sepjarcenta datreveno de la morto de Sankta Francisko;
– karton kun la traduko al Esperanto de la “Kantiko de la kreitaro”.
SANTA MARIA DEGLI ANGELI
Frate Francesco, quanto d’aere abbraccia
questa cupola bella del Vignola,
dove incrociando a l’agonia le braccia
nudo giacesti su la terra sola!
E luglio ferve e il canto d’amor vola
nel pian laborioso. Oh che una traccia
diami il canto umbro de la tua parola,
l’umbro cielo mi dia de la tua faccia!
Su l’orizzonte del montan paese,
nel mite solitario alto splendore,
qual del tuo paradiso in su le porte,
ti vegga io dritto con le braccia tese
cantando a Dio – Laudato sia, Signore,
per nostra corporal sorella morte! –
Giosue Carducci
SANKTA MARIA DE L’ ANĜELOJ
Frato Francisko, kiom da aero
brakumas ĉi kupolo deVignola
kie je l’ agoni’ vi plektis brakojn
nude kuŝante sur la grundo sola!
Ardas juli’ kaj ama kanto flugas
tra la eben’ labora. Al mi donu
umbria kant’ de via vorto signon,
ĉiel’ umbria de vizaĝo via.
Sur horizonto de l’ montara lando
en milda, hela bril’, kvazaŭ sur pordoj
de Paradizo via, mi, starantan,
braketendantan vidu vin, dum ĝoje
kantas al Di’: – Sinjor’, laŭdata estu
pro nia de la korp’ fratino Morto!
Giosue Carducci, trad. Giovanni Roattino
(el “Bulteno UECI” 4/1982)