Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 13-an de aprilo 1996 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.
Mi aldonas italan poŝtmarkon de 2011, kun Vilao Hadriana en Tivoli.
(Segue traduzione in italiano)
RAI INTERNATIONAL, Radio Roma-Esperanto, 13.4.1996
LE GRANDI VILLE ITALIANE
Vilao, kiel simbolo de riĉeco kaj nobeleco, estis jam konata ekde la plej antikva tempo. Ĝia utiligo estis komuna ĉe la grandaj civilizoj egipta, asira-babilona kaj persa. Malpli en la iama Greklando, kie la urba ekonomio puŝadis la homojn loĝi en la urboj.
Vilao, kontraŭe, havis apartan brilon dum la imperia periodo de Romo, kiam ĝi konsistigis la ĉefan karakterizon de la aristokrataj familioj. Inter la plej konataj vilaoj de la roma antikveco estas memorindaj, ankaŭ pro la majesto de la restaĵoj, kiuj ĝisatingis nian epokon, la Vilao de Misteroj en Pompejo, la Vilaoj de Imperiestro Tiberio en Kapri, de Nerono en Ancjo kaj de Hadriano en Tivoli.
Post la disfalo de la roma Imperio, la kutimo de vilao velkis. Sed ĝi denove ekfloris dum la Renesanco, precipe dank’ al Bramante, Sangallo kaj Vignola, kiuj estis inter la plej elstaraj arkitektoj de tiu periodo je eksterordinaraj kreaĵoj artaj kaj kulturaj.
La projektoj de la vilaoj evoluigis, ĉirkaŭ la korpo de la ĉefa konstruaĵo, kortojn, portikaĵojn, loĝiojn, ŝtuparegojn, kaj precipe ĝardenojn. Tiuj ĝardenoj, kiuj, pli poste, restos en la historio de la urba dekoracio sub la nomo “ĝardeno laŭ la itala maniero”.
°°°°°
(Traduzione)
LE GRANDI VILLE ITALIANE
La villa, come simbolo di ricchezza e nobiltà, era già nota dai tempi più antichi. Il suo uso era comune nelle grandi civiltà egiziana, assiro-babilonese e persiana. Meno nell’antica Grecia, dove l’economia urbana spingeva gli uomini ad abitare nelle città.
La villa, invece, ebbe un particolare splendore nel periodo imperiale di Roma, quando costituì la caratteristica principale delle famiglie aristocratiche. Tra le più note ville dell’antichità romana sono memorabili, anche per la maestosità dei ruderi che sono giunti alla nostra epoca, la Villa dei Misteri a Pompei, le Ville dell’Imperatore Tiberio a Capri, di Nerone ad Anzio e di Adriano a Tivoli.
Dopo la caduta dell’Impero romano, l’abitudine della villa venne meno. Ma tornò a fiorire nel Rinascimento, soprattutto grazie a Bramante, Sangallo e Vignola, che furono tra i maggiori architetti di quel periodo di straordinarie creazioni artistiche e culturali.
I progetti delle ville svilupparono, intorno al corpo della costruzione principale, cortili, portici, logge, scalinate, e soprattutto giardini. Quei giardini che, più tardi, resteranno nella storia dell’arredo urbano con il nome “giardino all’italiana”.