La 27-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1871) de la itala (sardinia) verkistino Grazia Deledda (1871-1936),
eo.wikipedia.org/wiki/Grazia_Deledda
fama precipe pro la romanoj “Canne al vento” (Kanoj en la vento) kaj “La madre” (La patrino), Nobel-Premiitino por Literaturo en 1926 kun ĉi tiu motivigo: “Pro ŝia potenco de verkistino, subtenata de alta idealo, kiu bildigas en plastikaj formoj la vivon, tia kia ĝi estas en ŝia apartigita naskiga insulo, kaj kiu kun profundeco kaj varmo pritraktas problemojn kun ĝenerala homa intereso”.
Per Grazia Deledda (kies verkoj estas lokitaj en la naskiga Sardinio) la okcidenta kulturo “malkovris” nekonatan realon, iun landon – Sardinion – kiu ŝajnis kaj ŝajnas intence farita por reprezenti la angoron de la nuntempa homo fronte al la teknologia progreso, kontraste kun la tradicia vivo, simpla kaj pura.
La unikeco de Sardinio (kiu esprimiĝas ankaŭ en artaj formoj kun primitiva aspekto kaj en pratempaj sociaj sistemoj) donis respondon al la deziro je eskapo el la establita okcidenta civilizo: tiu sama sopiro, kiu pelis Paul Gauguin (1848-1903) al Tahitio, je la serĉo de mondoj ekzotaj kaj nedifektitaj, kaj vekis la intereson de Guillaume Apollinaire (1880-1918) pri la afrika kaj oceania arto.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/11/09/guillaume-apollinaire/
Mi transskribas, kun traduko al la itala, la komencon de artikolo aperinta en “Literatura Mondo” 1925-3/4, p. 51-52, kiu havigas ideon pri la opinioj, kiuj cirkulis en tiu epoko.
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio pri vivpriskribaj kaj kritikaj notoj; en ĵusa epoko, la sperto de Grazia Deledda daŭris kun Maria Giacobbe Harder.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/08/14/maria-giacobbe-harder/
En Esperanto ekzistas la traduko, de Giuseppe Lacertosa, de la romano “La madre” (“La patrino”), Venezia, Mestrina, 1983.
Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 1971, laŭ skizo de Vittorio Nicastro, pro la unuajarcenta datreveno de la naskiĝo de Grazia Deledda.
(segue traduzione in italiano)
Władisław Reymont ricevis ĉijare la Nobel-premion, sed la Stockholma Akademio komence intencis premii la italan verkistinon Grazia Deledda, kies populareco ne atingas tiun de D’Annunzio kaj kies romanoj ja ne havas tiom da legantoj, kiom la romanoj de Guido da Verona, sed kiu nun, en sia kvindeka jaro, pleje proksimas al Fogazzaro kaj Verga: la du grandaj klasikuloj de la itala romano.
Per Sardiniaj popolromanoj komencis Grazia Deledda sian konstante leviĝantan karieron, poste senĉese ŝi pli kaj pli riĉiĝis je forto kaj profundo, ĉiam pli kaj pli ŝi trovis la manieron desegni homojn kaj animojn, kaj la vojon tien, kie antaŭ la verkisto malfermiĝas la misteroj de la interna homo.
Literatura Mondo” 1925-3/4, p. 51-52
°°°°°
(traduzione)
Władisław Reymont ha ricevuto quest’anno il Premio Nobel, ma l’Accademia di Stoccolma all’inizio aveva l’intenzione di premiare la scrittrice italiana Grazia Deledda, la cui popolarità non raggiunge quella di D’Annunzio e i cui romanzi non hanno tanti lettori quanto quelli di Guido da Verona, ma che adesso, a cinquant’anni di età, si avvicina maggiormente e Fogazzaro e Verga: i due grandi classici del romanzo italiano.
Grazia Deledda ha iniziato con romanzi popolari sardi la sua carriera costantemente in progresso, poi senza posa si è arricchita di forza e profondità, sempre più ha trovato il modo di disegnare uomini ed anime, e la strada verso dove dinanzi allo scrittore si aprono i misteri dell’intimo dell’uomo.
Literatura Mondo” 1925-3/4, p. 51-52