La 12-a de septembro estas la datreveno de la morto (en 1981) de la itala (ĝenova) poeto kaj verkisto Eugenio Montale (1896-1981)
eo.wikipedia.org/wiki/Eugenio_Montale
Nobelpremiito por Literaturo en 1975.
Jam plurfoje mi parolis pri li, ple laste la 12-an de septembro 2019.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/09/12/eugenio-montale-3/
Hodiaŭ mi transskribas (en la itala, kaj en ĝia traduko al Esperanto) lian poeziaĵon “Cigola la carrucola del pozzo” (Grincas la rulpulio de la puto): la memoro elmergiĝas samkiel sitelo, kiu suprenrevenas akvoplena el puto; sed vane oni klopodas reporti el la pasinteco karan vizaĝon.
Mi aldonas:
– la puton de la Kartuzio de Sankta Marteno en Napolo, el malnova bildkarto;
– la kovrilon de “Enlumas min senlimo”.
CIGOLA LA CARRUCOLA DEL POZZO
Cigola la carrucola del pozzo,
l’acqua sale alla luce e vi si fonde.
Trema un ricordo nel ricolmo secchio,
nel puro cerchio un’immagine ride.
Accosto il volto a evanescenti labbri:
si deforma il passato, si fa vecchio,
appartiene ad un altro…
Ah che già stride
la ruota, ti ridona all’atro fondo,
visione, una distanza ci divide.
Eugenio Montale
°°°
GRINCAS LA RULPULIO DE LA PUTO
Grincas la rulpulio de la puto,
l’ akv’ al lum’ soras kaj kun ĝi sin fandas.
Trema memor’ kaj sitel’ plena kunas,
imago en la pura cirklo ridas.
Mi lipojn vagajn per vizaĝ’ apudas:
misformiĝas paseo, ekmaljunas,
estas de aliulo…
Ha, jam stridas
la rad’, redonas vin al nigra fundo,
ho vizio, distanco nin dividas.
Eugenio Montale, trad. Carlo Minnaja
(el “Enlumas min senlimo” –