Lokoj

Sabate

Norde de Romo, estas lago, kies moderna nomo estas “lago di Bracciano”, sed en antikveco nomiĝis “lacus Sabatinus”, laŭ la nomo de la antikva etruska urbo Sabate, laŭdire englutita de la akvoj.

www.lagosabatino.com/sabazia/ 

En 1982 oni zorge esploris la fundon de la lago, per 26 subakviĝoj per la batiskafo de Jacques Piccard, sed oni trovis nur multegajn aviadilojn, kiuj falis dum jardekoj el la tuj apuda flughaveno “Vigna di Valle”, uzata por elprovado de novaj aviadiloj.

Nenia spuro, kontraŭe, pri la supozataj arkeologiaj restaĵoj de Sabate, kvankam en la unua jarcento antaŭ Kristo la helena filozofo kaj historiisto Sozono diris, ke en apartaj lumkondiĉoj oni povas vidi la restaĵojn de antikva fortikigita urbo en la fundo de la lago.

Pri la temo parolis la 4-an de septembro 1978 la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto; kun dokumenta celo, mi transskribas parton de la la artikolo.

Bildo: itala poŝta stampo de la 24-a de majo 1970, okaze de la inaŭguro de la Polusa Pavilono en la Historia Muzeo de la Itala Aerarmeo en la flughaveno “Vigna di Valle”, situanta en komunumo “Anguillara Sabazia” (kies nomo “Sabazia” referencas ĝuste la iaman etruskan urbon Sabate).


RADIO ROMA – ESPERANTO, 4.9.1982

NENIO ANTIKVA EN LA LAGO

Teksto de Cappellani, traduko de De Salvo

La batiskafo de Jacques Piccard ĵus forlasis la akvojn de la lago “Bracciano” apud Romo, kaj reiris al Svislando. Fakte, post 26 subakviĝoj en la periodo 23-a de julio-23-a de aŭgusto 1982, la sciencisto kompletigis la esploradon de la fundo de la lago.

La sola certa donitaĵo estas, ke en la lago “Bracciano” kuŝas multegaj aviadiloj, kiuj falis dum jardekoj el la tuj apuda flughaveno “Vigna di Valle”, uzata por elprovado de novaj aviadiloj. 

Nenia spuro, kontraŭe, pri la supozataj arkeologiaj restaĵoj de Sabate, la antikva etruska urbo englutita de la akvoj.

La opinio, ke la antikva Sabate troviĝas sub la lago, havas tre malnovajn radikojn. Jam en la unua jarcento antaŭ Kristo la helena filozofo kaj historiisto Sotiono diris, ke en apartaj lumkondiĉoj oni povas vidi la restaĵojn de antikva fortikigita urbo en la fundo de la lago. 

Ĉu do, ankaŭ pri la lago “Bracciano” la rakontoj estas nur legendo?

  

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *