Homoj

Giuseppe Gioachino Belli

La 7-a de septembro estas la datreveno de la naskiĝo (en 1791) de la itala (roma) poeto Giuseppe Gioachino Belli (1791-1863)

eo.wikipedia.org/wiki/Giuseppe_Gioacchino_Belli 

fama precipe pro 2279 “Sonetoj” en roma dialekto (en totala amplekso de 32.000 versoj, la duoblo kompare kun la “Dia Komedio” de Dante Alighieri).

139 sonetoj de Belli estis tradukitaj al Esperanto:

www.bitoteko.it/items/show/9 

Jam plurfoje mi parolis pri li, plej laste la 21-an de decembro 2019.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/12/21/giuseppe-gioachino-belli-4/ 

Mi transskribas unu soneton, en roma dialekto kaj en Esperanto.

 


1439. LI VECCHI

Ecco cosa vò dì l’èssese avvezzi
a disprezzà l’età: se va se svìcola
e viè la vorta poi che se pericola
e se sconteno tutti li disprezzi.

Pe nun volé er bastone oggi er zor Ghezzi
propio a le colonnette de Pubbricola,
è cascato e s’è rotta una gravicola
e la noce der collo in cento pezzi.

La coccia de li vecchi è una gran coccia.
Vònno fà a modo lòro: e Iddio ne guardi
conzijjalli! ve pijjeno in zaccoccia.

Sospettosi, lunatichi, testardi,
pieni de fernesie ne la capoccia,
e spinosi, per dio, più de li cardi.

Giuseppe Gioachino Belli

°°°°°

MALJUNULOJ

Aĉa kutim’ mistaksi sian aĝon:

oni pluvivas glite, sendanĝere,

sed, jen okaz’ maltaŭga, kaj sufere

la punon oni portas kaj domaĝon.

Sinjoro Geci havis la kuraĝon

promeni sen bastono ĉi-vespere,

sed falis, rompis kruron kaj surtere

frakasis kol-ostaron kaj vizaĝon.

Kapŝeloj aĝaj, ŝtonaj kapoŝeloj;

laŭplaĉe ili agas; konsilitaj

faras, Di’ savu, grumblojn kun kvereloj.

Kapricobstinaj kaj suspektacidaj

ili frenezas en kapaĉaj ĉeloj

kaj pli ol kardoj estas dorninsidaj.

Giuseppe Gioachino Belli, trad. Gaudenzio Pisoni

(el “Elektitaj sonetoj de G.G. Belli”)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *