La 26-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1813) de la germana poeto, verkisto kaj patrioto Karl Theodor Körner, konata kiel Theodor Körner (1791-1813),
eo.wikipedia.org/wiki/Theodor_K%C3%B6rner
fama, krom pro dramoj kaj rakontoj, pro la kolekto de militaj lirikoj “Leyer und Schwerdt” (Liro kaj Glavo), publikigita postmorte en 1814.
La lirikoj fariĝis tre popularaj, kaj estis muzikigitaj de la komponisto Carl Maria von Weber (1786-1826).
Le figuro de Körner, mortinta en batalo je nuraj 22 jaroj, kiel volontulo, por defendi sian Landon de la napoleona invado, tiel multe trafis la italan verkiston kaj poeton Alessandro Manzoni (1785-1873), ke tiu dediĉis al li sian Odon “Marzo 1821” (Marto 1821), per ĉi tiuj vortoj:
Alla illustre memoria
di
TEODORO KŒRNER
poeta e soldato
della indipendenza germanica
morto sul campo di Lipsia
il giorno 18 ottobre 1813
nome caro a tutti i popoli
che combattono per difendere
o per riconquistare
una patria.
(traduko):
Al la elstara memoro
de
TEODORO KŒRNER
poeto kaj soldato
de la germana sendependeco
mortinta sur la batalkampo de Lejpcigo
la tagon 18-an de oktobro 1813
nomo kara al ĉiuj popoloj
kiuj batalas por defendi
aŭ por rekonkeri
patrolandon.
Rimarko: en la dediĉo, Manzoni erare indikas la mortodaton de Körner.
La rakonto de Körner “Hans Heilings Felsen” estis tradukita al Esperanto de E. L. Meier, kun la titolo “La Ŝtonegoj de Hans Heiling”, kaj publikigita en 1912 en la volumo “Kvin noveloj” (recenzo en “La Revuo” 1913-1914, VIII, p. 287).
Bildo: germana filatela folieto de 1991 pro la duajarcenta datreveno de la naskiĝo de Theodor Körner.