La 14-an de aŭgusto 1480 la otomana militistaro de Mehmet II (Mahometo la dua, 1432-1481), post la okupo kaj detruo de la suditala urbo Otranto en regiono Apulio (ĉe tiu, kiu estas nomata “Markolo de Otranto”,
eo.wikipedia.org/wiki/Otranta_Markolo
inter Italio kaj Albanio, ĉe la suda ekstremaĵo de Adriatika Maro), senkapigis la 800 postvivintajn virseksulojn de Otranto, kiuj estis rifuzintaj konvertiĝi al Islamo (kaj kiuj estas memorigataj kiel “la martiroj de Otranto”); la malpli ol 15-jaruloj estis deportitaj kiel sklavoj, kaj la virinoj estis perfortitaj.
it.wikipedia.org/wiki/Battaglia_di_Otranto
La kristana reago estis malrapida, malfrua kaj senefika, pro la makonkordoj inter la diversaj Ŝtatoj, el kiuj kelkaj (ekzemple, Venecio) havis intereson pluhavi komercajn rilatojn kun Turkio (historio ripetiĝas!).
Fine, la situacio solviĝis pro la morto (la 3-an de majo 1481) de Mahometo la dua, kiu, pro la konkero de Kostantinopolo en 1453, pretendis esti la laŭleĝa heredanto de la Orienta Roma Imperio, kaj do postulis rajtojn super Italio.
Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de artikolo surondigita la 12-an de oktobro 1980 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.
Certe, en 1980 neniu povus antaŭvidi la postajn eventojn en Albanio.
Mi aldonas:
– la italan poŝtmarkon de 1998, laŭ skizo de Niccolò Arghittu, kun la Kastelo de Otranto;
– la memorŝildon pri la martiroj.
(segue traduzione in italiano)
LA PAPO EN OTRANTO
Teksto de Luigi Carandina kaj Di Mauro, traduko de Antonio De Salvo
RADIO ROMA – ESPERANTO, 12.10.1980
La 5-an de oktobro 1980 la Papo vizitis Otranto-n, malgrandan urbon de sud-orienta Italio, por memorigi la martirigon de 800 civitanoj, kiuj, antaŭ 500 jaroj, preferis esti mortigataj de la turkoj ol fornei sian kristanan kredon.
La motivo, pro kiu la Papo akceptis iri al malgranda urbo por memorigi sangan eventon, kiu, cetere, eĉ ne estas multe konata ekster tiu regiono, estis klarigita de la Papo mem dum la homilio de la Meso, kiun li celebris en la loko de la amasa murdo. La Papo diris, ke per sia vizito li intencis memorigi la martirojn pro la kredo, de hieraŭ kaj de hodiaŭ, kaj alvoki la superadon de tiuj pasintaj konfliktoj inter kristanoj kaj muzulmanoj.
El la loko de la murdo de la martiroj de Otranto, oni vidas bordon de Greklando kaj de Albanio. Al ĉi tiu lasta lando, kiu troviĝas je apenaŭ 70 kilometroj de Otranto, Johano Paŭlo la dua adresis sian apartan penson: li parolis pri “la heroeca albana Eklezio, disbatita de iu akra kaj longa persekutado, sed pliriĉigita per la atesto de siaj martiroj”.
°°°°°
(traduzione)
Luigi Carandina e Di Mauro: IL PAPA A OTRANTO
RADIO ROMA – ESPERANTO, 12.10.1980
Il 5 ottobre 1980 il Papa ha visitato Otranto, una cittadina dell’Italia sud-orientale, per commemorare il martirio di 800 cittadini, i quali, 500 anni fa, preferirono essere uccisi dai turchi, piuttosto che rinnegare la propria fede cristiana.
Il motivo per cui il Papa ha accettato di recarsi in quella piccola città per commemorare un sanguinoso evento, del resto neppure molto ricordato al di fuori di quella regione, è stato chiarito dal Papa stesso nell’omelia della Messa, celebrata sul luogo della strage. Il Papa ha detto che con la sua visita ha inteso ricordare i martiri per la fede, di ieri e di oggi, ed invocare il superamento dei passati conflitti tra cristiani e musulmani.
Dal luogo dell’uccisione dei martiri di Otranto si vedono le coste della Grecia e dell’Albania. A quest’ultimo Paese, che dista appena 70 chilometroj da Otranto, Giovanni Paolo II ha rivolto un pensiero particolare: ha parlato della “eroica Chiesa albanese, scossa da un’aspra e lunga persecuzione, ma arricchita dalla testimonianza dei suoi martiri”.