Eventoj · Lokoj

Muro de Berlino

Kutime oni memorigas la tagon, en kiu, la 9-an de novembro 1989, okazis la tiel dirita “falo de la Muro de Berlino” (kiu, unuamomente, estis metafora “falo”, ĉar kompreneble la muro ne estis tuj malkonstruita, sed oni permesis la liberan transiron).

Kontraŭe, oni malmulte memorigas la 13-an de aŭgusto 1961, kiam la Registaro de la “Deutsche Demokratische Republik – DDR” (Germana Demokrata Respubliko – GDR) komencis la konstruon de tiu, kiun ĝi difinis “Antifaschistischer Schutzwall” (Kontraŭfaŝista Defendomuro): barilo, kiu dum 28 jaroj disigis du mondojn en la koro de Eŭropo.

eo.wikipedia.org/wiki/Berlina_muro

Mi transskribas, kun traduko al la itala, artikolon surondigitan la 28-an de aŭgusto 1982 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Neniu, en 1982, antaŭvidus la postan evoluon de la faktoj.

Mi aldonas poŝtmarkon de 1986 de GDR, pro la 25-jara datreveno de la muro.


(segue traduzione in italiano)

PLILONGIĜAS LA MURO DE BERLINO

Teksto de De Turris, traduko de Antonio De Salvo

Radio Roma – Esperanto, 28.8.1982

La “Muro de Berlino”, tuŝebla esprimo de la simbola “ferkurteno” inter Oriento kaj Okcidento, ĵus plenumis 21 jarojn: ĝia konstruado, ja, komenciĝis la 13-an de aŭgusto 1961.

En sia definitiva versio, ĉi tiu “ĉefverko de karcera inĝenierarto” mezuras, hodiaŭ, 107 kilometrojn, kaj estas alta 4,20 metrojn: antaŭ ĝi sterniĝas “nenies tereno” larĝa 30 metrojn, regata de 256 gardoturoj, 136 bunkroj kaj 256 hundegoj, ligitaj al la muro per ĉenoj, kiuj ebligas ilian moviĝon laŭlonge de la muro mem.

De kiam la  muro konstruiĝis, ĉe ĝi oni pafis almenaŭ 1.600 fojojn,  estis 3.100 klopodoj forfuĝi, 71 homoj mortis kaj 112 vundiĝis; tio laŭ la oficialaj donitaĵoj.

Nun, la “Muro de Berlino” estas iĝanta la “Muro de Germanio”: ĝuste antaŭ kelkaj semajnoj komenciĝis la laboroj por ĝin plilongigi, norden kaj suden, en totala longeco de 1.395 kilometroj. Iu vera “limomuro”, kiu eĉ pli tuŝeble disigos du mondojn, du vivaranĝojn, du pensmanierojn.

°°°°°

(traduzione)

De Turris: SI PROLUNGA IL MURO DI BERLINO

Radio Roma – Esperanto, 28.8.1982

Il “Muro di Berlino”, espressione tangibile della simbolica “cortina di ferro” tra Oriente e Occidente, ha appena compiuto 21 anni: la sua costruzione, infatti, cominciò il 13 agosto 1961.

Nella sua versione definitiva, questo “capolavoro di ingegneria carceraria” misura, oggi, 107 chilometri, ed è alto 4 metri e 20: davanti ad esso si estende una “terra di nessuno” larga 30 metri, gestita da 256 torri di guardia, 136 bunker e 256 grossi cani, legati al muro da catene, che consentono loro di muoversi lungo il muro stesso.

Da quando il muro à stato costruito, ci si è sparato almeno 1.600 volte, ci sono stati 3.100 tentativi di fuga, 71 persone sono morte e 112 sono rimaste ferite, secondo i dati ufficiali.

Adesso, il “Muro di Berlino” sta diventando il “Muro della Germania”: proprio qualche settimana fa sono iniziati i lavori per prolungarlo, verso nord e verso sud, con una lunghezza totale di 1.395 kilometroj. Un vero e proprio “muro di confine”, che dividerà in modo ancor più tangibile due mondi, due stili di vita, due mentalità.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *