La 12-a de aùgusto estas la datreveno de la morto (en 1827) de la angla poeto, gravuristo kaj pentristo William Blake (1757-1827).
eo.wikipedia.org/wiki/William_Blake
Subtaksata dumvive, hodiaŭ Blake estas konsiderata grava por la poezio kaj la vidaj artoj (interalie, li realigis originalajn ilustraĵojn por la “Dia Komedio” de Dante Alighieri).
Multaj liaj poeziaĵoj estis tradukitaj al Esperanto; listo ĉe:
www.autodidactproject.org/bib/blakebib-espo.html
Mi aldonas unu el la ilustraĵoj de la “Dia Komedio”: Dante fuĝas antaŭ la tri bestoj (Infero 1, 31-60).