Objektoj

Turo de Pizo

La 9-an de aŭgusto 1173 (1174, laŭ la piza kalendaro, kie la jaro komenciĝis la 25-an de marto) oni komencis la konstruon de la plej più fama monumento de Pizo (Pisa), la tiel dirita “Torre pendente” (Klin-Turo), kiu reale ne estas turo, sed sonorilejo.

En 2001 finiĝis la kompleksaj laboroj por ĝia firmigo: la kliniĝo kompreneble restis (kvankam malpliigita je ĉirkaŭ duongrado), sed estis forigitaj du danĝeroj: la kolapso de la strukturo pro renversiĝo, kaj la rompiĝo de la masonaĵoj.

Mi transskribas, kun traduko al la itala, parton de unu mia artikolo, surondigita la20-an de junio 1971 de la Itala Radiotelevido-RAI (Radio Roma), en la kadro de la elsendoj al eksterlando en Esperanto.

Mi aldonas la italan poŝtmarkon de 1973 pro la okjarcenta datreveno de la Turo.

 

(segue traduzione in italiano)

 

LA KLINIĜINTA TURO EN PIZO

Unu el la plej karakterizaj italaj monumentoj estas sendube la sonoril-turo de la Katedralo en Pisa. Tiun famecon ĝi ŝuldas, verdire, ne tiom multe al sia arta valoro, kiu tamen estas konsiderinda, sed al tute hazarda cirkonstanco, nome al la fakto, ke ĝi havas fortegan kliniĝon. Ni vidu, kiel tia kliniĝo estiĝis.

Unue ni ripetu, ke la tiel nomata “turo” estas sonorilejo, kiu fakte staras apud la Katedralo; kune kun la Katedralo, la Baptejo kaj la Tombejo, ĝi konsistigas nekompareblan aron da romanikaj kaj gotikaj monumentoj, tiel esceptaj kaj belaj, ke la placo, kie ili estas, nomiĝas “Placo de la Mirindaĵoj”.

Kaj mirindaĵo estas la sonoril-turo, precipe se oni konsideras, ke ĝi estis komencita en la jaro 1173, kiam ne ekzistis, do, la eltrovoj de la moderna tekniko. Memkompreneble, la origina konstru-plano antaŭvidis rektan konstruaĵon, konsistantan el cilindra strukturo, laŭ tipo de sonoril-turoj en Ravenna, ekstere ĉirkaŭata de loĝioj kun arkaĵetoj, similaj al tiuj de la fasado de la Katedralo.

Laŭ tradicio, la projekto de la sonoril-turo estis de arkitekto Bonanno, famkonata ankaŭ kiel skulptisto; kaj tiu tradicio ricevis konfirmon en la jaro 1838, kiam ĉe la bazo de la turo oni trovis tombon, kun la skribaĵo: “Bonannus civis Pisanus (Bonanno, civitano de Pizo). Laŭ tradicio, kunlaboris en la projekto iu Guglielmo, eble devenanta el la aŭstra urbo Innsbruck.

Kiel ni diris, la sonoril-turo estus devinta esti tute rekta, kaj certe tre pli alta ol ĝi efektive estas, nome 54 metroj kaj 47 centimetroj. Sed bedaŭrinde – aŭ bonŝance? tion juĝu spektantoj – la grundo en Pisa estas tute nestabila, ĉar ĝi devenas el la materialo alportita al la maro, dum jarmiloj, de rivero Arno: oni pensu, ke dum Mezepoko Pisa estis unu el la ĉefaj maraj urboj de la tuta Mediteranea maro, kaj nun ĝi kuŝas je preskaŭ 15 kilometroj for de la maro! Tia nestabileco, kaj la ĉeesto de subteraj akvoj, kaŭzis, ke kiam la sonorilejo atingis trian etaĝon, la grundo ekcedis, kaj la turo komencis kliniĝi.

La laboroj estis interrompitaj, en la jaro 1185, kaj 90 jaroj pasis, antaŭ ol alia arkitekto kuraĝu daŭrigi la konstruadon. Tiu arkitekto estis Giovanni di Simone, spertega teknikisto, kiu dum la periodo inter 1275 kaj 1284 starigis tri pliajn etaĝojn, ĝis nova kaj pli serioza cedo de la grundo devigis lin forlasi la entreprenon.

Sed ne nur teknikaj malfacilaĵoj ne permesis daŭrigadon de la konstruaĵo: ĝuste en la jaro 1284 Pisa estis venkita de Ĝenovo dum mara batalo ĉe Meloria, kaj perdis sian tutan potencon kaj riĉecon.

En la jaro 1350 Tommaso di Andrea Pisano aldonis, ĉe la pinto, elegantan sonoril-ĉelon, klopodante korekti la kliniĝon de la turo, kiel jam Giovanni di Simone estis farinta ekde la 5-a etaĝo: tiel ke, finfine, la turo estas nek rekta, nek simple kliniĝinta, sed iusence kurba.

Antonio De Salvo, Radio Roma – Esperanto 20.6.1971

°°°°°

(traduzione)

 

LA TORRE PENDENTE DI PISA

Uno dei monumenti italiani più caratteristici è senz’altro il campanile del Duomo di Pisa. Questa fama è dovuta, per la verità, non tanto al suo valore artistico, comunque notevole, ma ad una circostanza del tutto casuale, cioè al fatto che ha una fortissima inclinazione. Vediamo come questa inclinazione si è formata.

Anzitutto ripetiamo che la cosiddettatorre” è un campanile, che difatti è situato presso il Duomo; insieme con il Duomo, il Battistero e il Camposanto costituisce un insieme incomparabile di monumenti romanici e gotici, così straordinari e belli che la piazza in cui sono collocati si chiama “Piazza dei Miracoli”.

E un miracolo è il campanile, soprattutto se si considera che fu iniziato nel 1173, quando dunque non esistevano i ritrovati della tecnica moderna. Ovviamente, il progetto originario prevedeva una costruzione dritta, consistente in una struttura cilindrica, sul tipo dei campanili di Ravenna, circondata all’esterno da loggiati e archetti, a somiglianza di quelli della facciata del Duomo.

Secondo la tradizione, il progetto del campanile era dell’architetto Bonanno, famoso anche come scultore; e questa tradizione ha avuto conferma nel 1838, quando alla base della torre fu rinvenuta una tomba con la scritta: Bonannus civis Pisanus” (Bonanno cittadino di Pisa). Secondo la tradizione, collaborò al progetto un certo Guglielmo, forse originario della città austriaca di Innsbruck.

Come detto, il campanile avrebbe dovuto essere dritto, e certamente più alto di quanto lo sia realmente, cioè 54 metri e 47 centimetri. Ma purtroppo – o per fortuna? giudichino gli spettatori – il terreno a Pisa è del tutto instabile, perché ha origine dal materiale portato al mare, per millenni, dal fiume Arno: si pensi che nel Medioevo Pisa era una delle principali città marittime di tutto il Mediterraneo, mentre adesso è a quasi 15 chilometri dal mare! Questa instabilità, e la presenza di acque sotterranee, fecero sì che quando il campanile arrivò al terzo piano il terreno cominciò a cedere, e la torre si inclinò.

I lavori furono sospesi nel 1185, e passarono 90 anni prima che un altro architetto osasse continuare la costruzione. Quell’architetto fu Giovanni di Simone, tecnico espertissimo, che tra il 1275 e il 1284 innalzò altri tre piani, finché un altro e più grave cedimento del terreno lo costrinse a desistere dall’impresa.

Ma non furono soltanto difficoltà tecniche a non consentire il proseguimento della costruzione: proprio nel 1284 Pisa fu vinta da Genova nella battaglia navale della Meloria, e perse tutta la sua potenza e ricchezza.

Nel 1350 Tommaso di Andrea Pisano aggiunse, in cima, una elegante cella campanaria, cercando di correggere l’inclinazione della torre, come già aveva fatto Giovanni di Simone a partire dal quinto piano; sicché, alla fine, la torre non è né dritta né semplicemente inclinata, ma in un certo senso è curva.

Antonio De Salvo, Radio Roma – Esperanto 20.6.1971

 

 

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *