Lokoj · Objektoj

Kon-Tiki

La 7-an de aŭgusto 1947 la floso el balza ligno nomata “Kon-Tiki” (laŭ la nomo de antikva diajo) de la norvega esploristo kaj verkisto Thor Heyerdahl kunpuŝiĝis kontraŭ la korala rifaro de Raroia en la insularo Tuamotu (franca Polinezio), post vojaĝo el 101 tagoj kaj 4.300 mejloj (6.900 kilometroj) tra la Pacifika Oceano, kun forveturo de Callao en Peruo.

eo.wikipedia.org/wiki/Kon-Tiki

La ekspedicio havis la celon pruvi, per la utiligo de materialoj kaj teknikoj de antaŭkolumbia epoko, la eblecon, ke Polinezio estis koloniigita, en prahistoriaj tempoj, de sudamerikaj loĝantaroj.

La travivaĵo estis priskribita en furore sukcesa libro (“The Kon-Tiki Expedition”, tradukita ankaŭ al Esperanto, kun la titolo “Ekspedicio Kon-tiki”, de Carsten Brynildsen), el kiu estis tiritaj dokumentaj kaj televidaj serioj.

La floso, restaŭrita, estas elmontrata en la “Kon-Tiki Museum” de Oslo.

Mi aldonas.

– mapon de la vojplano de la ekspedicio;

– la kovrilon de la traduko al Esperanto (1951) de la libro de Thor Heyerdahl.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *