La 6-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1994) de la apulia (ne sicilia, kiel ofte oni opinias) kantaŭtoro, aktoro kaj radikala politikisto Domenico Modugno (1928-1994)
eo.wikipedia.org/wiki/Domenico_Modugno
mondkonata precipe kiel aŭtoro (kune kun Franco Migliacci) kaj interpretisto de la kanzono “Nel blu dipinto di blu” (En blu’, farbita je blu’), konata ankaŭ kiel “Volare” (Flugadi).
Jam plurfoje mi parolis pri li; plej laste, la 9-a de januaro 2020.
www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/01/09/domenico-modugno-3/
Hodiaŭ mi transskribas, en la itala kaj en la traduko al Esperanto, lian kanzonon “Addio… addio.” (Adiaŭ… adiaŭ…).
La bildo montras la monumenton al Domenico Modugno (verkon de 2009 de la argentinano Hermann Mejer), en lia naskiĝurbo Polignano a Mare (Bari).
ADDIO… ADDIO
Domenico Modugno
www.youtube.com/watch?v=jHA0cr7vGBY
I miei sorrisi e i tuoi
si sono spenti.
Noi camminiamo insieme
e siamo soli,
ci restano soltanto
lunghi silenzi
che vogliono dire…
Addio… addio…
Il nostro amore
acqua di mare
è diventata sale;
le nostre labbra
inaridite
non hanno più parole.
Guardami… guardami,
lo sai che non è vero
non è vero
ch’’è finito il nostro amore.
Addio addio
Addio addio
Guardami……
guardami… guardami
ascoltami
fermati
non è vero
perché tu stai piangendo
perché noi lo sappiamo
che ci vogliamo bene
che ci vogliamo bene
e ci lasciamo
addio addio
addio addiooooo
°°°°°
ADIAŬ… ADIAŬ…
Domenico Modugno, trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/modugno.html#ADIAUX…%20ADIAUX…
Ridetoj miaj, viaj
estingiĝis.
Ni promeadas kune,
tamen solaj;
nun restas al ni nure
longaj silentoj,
kun la signif’…
Adiaŭ… adiaŭ…
Ĉi nia amo
akvo de maro
nun jam fariĝis salo;
ĉi niaj lipoj
elsekiĝintaj
ne havas plu parolojn.
Vidu min… vidu min…,
vi scias:
ne estas vere,
ne ne vere,
ke finiĝis nia amo.
Adiaŭ! Adiaŭ!
Adiaŭ! Adiaŭ!
………..
……….
Vidu min… vidu min…,
aŭskultu min,
haltu vi.
Ne, ne vere,
ĉar vi estas ploranta,
ĉar ni ja bone scias,
ke ni nin interamas,
ke ni nin interamas…
kaj nin forlasas.
Adiaŭ! Adiaŭ!
Adiaŭ! Adiaŭ!