Homoj

Francesco Ferrucci

La 3-a de aŭgusto estas la datreveno de la morto (en 1530) de la itala (florenca) militestro Francesco Ferrucci aŭ Ferruccio (1489-1530), je la servo de la Florenca Respubliko kontraŭ la imperiestra armeo de Karlo la 5-a.

it.wikipedia.org/wiki/Francesco_Ferrucci

Mi pretas veti, ke malmultaj italoj konas lian nomon, kvankam li estas menciita kiel ekzemplo de heroa patriotismo en la kvara strofo de la Nacia Himno (Himno de Mameli), kutime ne kantata:

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2020/07/06/goffredo-mameli/ 

ogn’uom di Ferruccio

ha il core e la mano.

ĉiu de Feruĉo

nun havas la manon.

(trad. Renato Corsetti)

Kompense, multaj konas tri vortojn ligitajn kun la cirkonstancoj de lia morto:

– “maramaldo”, malbravulo, malnoblulo kiu kruelas kontraŭ venkitoj kaj senhelpuloj;

– “maramaldeggiare”, konduti malbrave kaj malnoble;

– “maramaldesco”, kiu malkaŝas deziron de malbrava perfortemo.

La origino de la tri terminoj estas serĉenda en la fakto, ke dum la batalo de Gavinana iu soldato de la imperiestra armeo, nomita “Maramaldo”, kontraŭ ĉiu kavalireca regulo  mortigis malvarmasange Francesco Ferrucci-n, kaptitan kaj mortontan, kiu malŝate ekkriis: “Vile, tu uccidi un uomo morto!” (Malbravulo, vi mortigas mortinton!).

Bildo: itala poŝtmarko de 1930 pro la 400-jara datreveno de la morto de Ferrucci.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *