Homoj

Antoine de Saint-Exupéry

La 31-a de julio estas la probabla datreveno de la morto (en 1944) de la franca aviadisto kaj verkisto Antoine de Saint-Exupéry (1900-1944),

eo.wikipedia.org/wiki/Antoine_de_Saint-Exup%C3%A9ry

fama precipe pro la romano Le petit prince (La Eta Princo), tradukita al centoj da lingvoj, kun ses eldonoj en Esperanto.

La libro, ŝajne rakonto por infanoj, estas kontraŭe “fabelo por plenkreskuloj”, densa je veroj.

Mi jam parolis pri tio la 31-an de julio 2017

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2017/07/31/antoine-de-saint-exupery/

kaj la 31-an de julio 2019.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/07/31/antoine-de-saint-exupery-2/ 

Mi transskribas eron el la romano, en la franca originalo, kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto.

La bildo estas tirita el franca bankbileto je 50 frankoj de 1993.


– Les hommes n’ont plus le temps de rien connaître. Ils achètent des choses toutes faites chez les marchands. Mais comme il n’existe point de marchands d’amis, les hommes n’ont plus d’amis.

– Gli uomini non hanno più il tempo di sapere nulla. Comprano cose già fatte dai mercanti. Ma poiché non ci sono mercanti di amici, gli uomini non hanno più amici.

– La homoj ne plu havas tempon por ion ajn koni. Ili aĉetas tutepretajn objektojn ĉe vendistoj. Sed, ĉar amikvendistoj ne ekzistas, homoj ne plu havas amikojn. 

(trad, Pierre Delaire)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *