Homoj

Francesco Petrarca

Per spritaĵo, oni povus diri, ke la itala (toskana) poeto, verkisto, filozofo kaj humanisto Francesco Petrarca (1304-1374)

eo.wikipedia.org/wiki/Francesco_Petrarca

mortis du tagojn antaŭ la naskiĝo, en la senco, ke li naskiĝis iun 20 de julio, kaj mortis (kompreneble, post kelkaj jaroj) la 18-an de julio.

Jam plurfoje mi parolis pri li (kaj ni denove trovos lin post du tagoj): hodiaŭ mi transskribas (en la itala, kaj en la traduko al Esperanto) soneton de la maljunaĝo, respekteme lasitan en la originala ortografia kaj vorta formo.

Mi aldonas bildon de la tombo de Francesco Petrarca en Arquà, laŭ malnova bildkarto.


XII. SE LA MIA VITA DA L’ASPRO TORMENTO

Se la mia vita da l’aspro tormento

si può tanto schermire, et dagli affanni,

ch’i’ veggia per vertù de gli ultimi anni,

donna, de’ be’ vostr’occhi il lume spento,

e i cape’ d’oro fin farsi d’argento,

et lassar le ghirlande e i verdi panni,

e ‘l viso scolorir che ne’ miei danni

a llamentar mi fa pauroso et lento:

pur mi darà tanta baldanza Amore

ch’i’ vi discovrirò de’ mei martiri

qua’ sono stati gli anni, e i giorni et l’ore;

et se ‘l tempo è contrario ai be’ desiri,

non fia ch’almen non giunga al mio dolore

alcun soccorso di tardi sospiri.

Francesco Petrarca

°°°°°

XII. SE MIA VIVO ASPRA, DE L’ TURMENTO

Se mia vivo aspra, de l’ turmento

forŝirmi povas sin, kaj de l’ sufero,

ke vidu mi, pro l’ jaroaglomero,

l’ okulojn viajn febli, sen belsento,

damo; kaj l’ orharar’ sin turni arĝento

kaj lasi, ke l’ florgarn’, la vestapero

kaj la vizaĝ’ ekpalu, ke l’ danĝero

mia en timo igu min lamento;

fine kuraĝa igos min Amoro,

ke mi malkaŝos miajn turment-ŝirojn,

kiaj jam estis jaroj, tagoj, horo:

kaj se oldaĝ’ kontraŭas la dezirojn,

ke tute venu al mia doloro

sento konsola miajn amsuspirojn.

Francesco Petrarca, trad. Nicolino Rossi

(el “La Ondo de Esperanto” 6/2004)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *