Homoj

Pierre Benoît

La 16-a de julio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1886) de la franca verkisto Pierre Benoît (1886-1962),

it.wikipedia.org/wiki/Pierre_Beno%C3%AEt 

fama precipe pro du romanoj:

– Fort-de-France (1933), aprezata pro la priskribo de la ekzotaj pejzaĝoj de Martiniko, sed ne pro sia rasisma (esence kritika recenzo estas pubilikigita en “Literatura Mondo” 1934-4, p. 80);

– “L’Atlantide” (1919), tre populara en la unua duono de pasinta jarcento, kaj ankoraŭ nun fonto de inspiro por romanoj kaj filmoj (unu, eĉ de Walt Disney).

La mito de Atlantido, legenda insulo onidire ekzistinta en ne nedifinita loko preter la Kolonoj de Herkuleso, droninta dum unu nokto pro vulkana katastrofo, estas unuafoje menciita en la 4-a jarcento a. K, en la dialogoj “Timaios” (Timeo) kaj “Kritías” (Kritiaso) de Platono, kiu parolas pri ĝi en metafora maniero, kontraŭmetante  la registaran modelon de pratempa Ateno, simbolo de sobreco kaj  rigoro, al la riĉa kaj potenca Atlantido, punita de la dioj pro sia  “hýbris” (aroganteco).

Ĉiuj esploroj faritaj poor kontroli la ekziston de Atlantido (kiu datiĝus de 9.600 jaroj antaŭ Platono) ne donis pozitivajn rezultojn: probable, temis pri malgranda insulo de iama Mediteraneo (tre malsama ol la nuna), gigantigita en la memoro de la katastrofo.

Mi aldonas:

– la reklaman afiŝeton de la filmo de Georg Wihelm Pabst (1932) “Die Herrin von Atlantis”, en la franca versio “L’Atlantide”;

– la recenzon de la romano “Fort-de-France”, el Literatura Mondo” 1934-4, p. 80.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *