La 14-a de julio estas la franca nacia festo, memore pri la 14-a julio de 1789, kiam la popolo asaltis la Bastilon, komencante la “Francan Revolucion”.
Sekvis tumulta periodo, kun grandaj principaj deklaroj (Liberté, Égalité, Fraternité – Libero, Egaleco, Frateco), sed kun ne ĉiam unuforma apliko koncerne personojn, tempojn kaj lokojn; sufiĉas pensi, ke dum la franca okupado (1798-1799), la roma popolaĉo asertis maldolĉe:
>Liberté, Égalité, Fraternité,
li Franzé in carrozza e nui a pié.
(Libero, Egaleco, Frateco,
Francoj en kaleŝo kaj ni piede).
Sed la tuta historio devus esti ekzamenata senpartie, laŭ la indiko de Ugo Foscolo en la poemo “De’ Sepolcri:” (Pri la tomboj)
gli allor ne sfronda, ed alle genti svela
di che lagrime grondi e di che sangue;
forigas ĝiajn laŭrojn, kaj malkaŝas,
kiom da plor’ ĝi kaŭzas kaj da sango;
(trad. Luigi Minnaja)
Mi transskribas, en la itala kaj en la traduko al Esperanto, la leteron, kiun Vittorio Alfieri adresis la 18-an de novembro 1792 “Al Presidente della Plebe Francese” (Al la prezidanto de la franca plebo), post kiam li estis devigita fuĝi de Parizo.
°°°°°
Mi aldonas francan poŝtmarkon de 2010, laŭ skizo de Stéphane Humbert-Basset, kun la Katedralo Notre-Dame de Paris (Nia Sinjorino de Parizo); oni demandos de si mem, kiel ĝi rilatas al la Revolucio. Bedaŭrinde ĝi rilatas, ĉar dum la Revolucio la preĝejo estis ruinigita, kaj dediĉita kiel “Templo de Diino Racio”.
eo.wikipedia.org/wiki/Katedralo_Nia_Sinjorino_de_Parizo
Rekonstruita meze de la 19-a jarcento, ĝi konservas tre malmulton el la originalaj mezepokaj partoj (praktike, la konstruaĵo brulinta la 15-an de aprilo 2019 estas repliko, eĉ ne fidela al la originalo).
Kuriozaĵo, kiu havas la guston de historia venĝo: post la Franca Revolucio, la Ŝtato konfiskis la ekleziajn havajoĵn, kaj ankaŭ la Katedralo de Notre-Dame fariĝis ŝtata propraĵo; tial, nun la Ŝtato devos elteni la elspezojn de la rebonigo.
Vittorio Alfieri al Presidente della Plebe Francese.
Il mio nome è Vittorio Alfieri: il luogo dove io son nato, l’Italia: nessuna terra mi è Patria. L’arte mia son le Muse: la predominante passione, l’odio della tirannide; l’unico scopo d’ogni mio pensiero, parola, e scritto, il combatterla sempre, sotto qualunque o placido, o frenetico, o stupido aspetto ella si manifesti o si asconda. Dopo aver dimorato in Parigi più anni, ne sono partito in questo agosto coi passaporti dovuti, pur troppi; e fui costretto di venir cercando e libertà e sicurezza (chi ‘l crederebbe?) in Italia. Appena partito di Parigi, mi vennero colà sequestrate tutte le cose mie, non so da qual Potestà, né sotto qual pretesto, né con quale arbitrio. So che fu ingiustamente, e senza nessun altro diritto che il regio, la forza.
Io dunque ridomando alla Plebe Francese i miei libri, carte ed effetti qualunque, da me lasciati in Parigi sotto la custodia del comune diritto delle genti civilizzate. Se mi sarà restituito il mio, sarà una mera giustizia; se ritenuto o predato, non sarà altro che una oppressione di più fra le tante che hanno alienato ed alienano giornalmente i più liberi, e sublimi animi dell’Europa dal sistema francese, i di cui principi (non inventati per certo dai Francesi) sono verissimi, e sacrosanti; ma i mezzi fin ora adoprati, senza neppur conseguire in apparenza l’intento, ne riescono inutilmente iniquissimi.
Firenze, 18 novembre 1792
°°°°°
°°°°°
Al la prezidanto de la franca plebo
Letero skribita de Alfieri, post la fuĝo el Parizo en 1792 por reveni al Florenco
Vittorio Alfieri estas mia nomo; Italujo, la loko, kie mi naskiĝis; nenia lando estas mia patrujo. Mia arto estas la Muzo; la ĉefpasio: malamo al la tiraneco; la ununura celo de ĉiu mia penso, vorto, verko, estas ĝin ĉiam kontraŭbatali, sub kiu ajn aspekto, paca, furioza aŭ stulta, ĝi aperas aŭ kaŝiĝas. Loĝinte plurajn jarojn en Parizo, mi forveturis ĉi-aŭguste kun la pasportoj, eĉ tro; mi estis devigita serĉi liberon kaj sekuron (nekredeble!) en Italujo. Ĵus mi ekveturis el Parizo, kaj estas tie sekvestritaj ĉiuj miaj aĵoj, mi ne scias de kiu aŭtoritato, nek pro kiu preteksto, nek pro kiu arbitro. Mi scias, ke tio estas maljusta, kun neniu alia rajto krom la reĝa, t.e. la forto.
Mi do postulas de la franca plebo miajn librojn, paperojn kaj ĉiujn ajn propraĵojn, kiujn mi lasis en Parizo, gardataj de la komuna rajto de la civilizitaj popoloj. Se oni redonos al mi mian propraĵon, tio estos tute simple ago justa; se oni ĝin fortenos aŭ forŝtelos, tio estos nur plia maljustaĵo inter la multaj, kiuj malproksimigis kaj ĉiutage malproksimigas la plej liberajn animojn en Eŭropo for de la franca sistemo. Ĝiaj principoj (cetere tute ne eltrovitaj de la francoj) estas tre veraj kaj sanktaj; sed la rimedoj ĝis nun uzitaj, kiuj eĉ ne ŝajne atingas la celon, estas senutile maljustaj.
(Trad. Carlo Minnaja)
“Itala Antologio”, Milano, COEDES/ FEI, 1987, p. 283