Campolongo al Torre (ne konfuzenda kun aliaj italaj lokoj havantaj la saman nomon Campolongo) estas Komunumo en la nordorienta provinco de Udine, kiu nuntempe, post la kunfandiĝo kun Tapogliano, nomiĝas Campolongo Tapogliano, kaj havas apenaŭ 141 loĝantojn.
Situanta en la aŭstria Friulo, ĝi estis okupita de la itala Armeo jam en la unua tago de itala partopreno en la unua monda milito, la 24-an de majo 1915; la civila loĝantaro estis preskaŭ tute internigita (escepte de la paroĥestro, iredentisto), ĉar ĝi ne povis partianiĝi por Italio, tial ke iliaj filoj militis en la aŭstria Armeo. Ŝira situacio, kiu eĉ disigis la familiojn: sufiĉas pensi, ke la triesta entreprenisto Rodolfo Brunner, kiu posedis vilaon en tiu zono, estis internigita de la Italoj pro siaj habsburgaj simpatioj, dum lia filo Guido rekrutiĝis en la la itala Armeo kiel iredenta volontulo, kaj mortis la 6-an de junio 1916 sur Monto Fior (Ora Medalo pro Milita Braveco).
Campolongo fariĝis postfronta centro de la trupoj engaĝitaj ĉe la unua linio. Krom diversaj aferoj destinitaj al la “bonstato” de la trupoj, ĝi estis sidejo de lernejo por oficir-lernantoj, al kiu estis portempe aligita la infanteriano Giuseppe Ungaretti (1888-1970), en la intervalo inter la deka kaj la dekunua batalo de Isonzo (respektive, 12 majo-5 junio 1917, kaj 17 aŭgusto-31 aŭgusto 1917).
En Campolongo Ungaretti verkis, la 5-an de julio 1917, la poeziaĵon “Giugno” (Junio), kiun mi transskribas en la itala kaj en la traduko al Esperanto.
Mi aldonas:
– la italan poŝtmarkon de 2011, laŭ skizo de Gaetano Ieluzzo, memore al la dekdu bataloj de Isonzo, en la 150-jara datreveno de la Unueco de Italio;
– la kovrilon de la traduko al Esperanto de la Plena poemaro de Ungaretti (“Vivo de Homo”).
GIUGNO
Campolongo, 5 luglio 1917
Quando
mi morirà
questa notte
e come un altro
potrò guardarla
e mi addormenterò
al fruscio
delle onde
che finiscono
di avvoltolarsi
alla cinta di gaggie
della mia casa
Quando mi risveglierò
nel tuo corpo
che si modula
come la voce dell’usignolo
Si estenua
come il colore
rilucente
del grano maturo
Nella trasparenza
dell’acqua
l’oro velino
della tua pelle
si brinerà di moro
Librata
dalle lastre
squillanti
dell’aria sarai
come una
pantera
Ai tagli
mobili
dell’ombra
ti sfoglierai
Ruggendo
muta in
quella polvere
mi soffocherai
Poi
socchiuderai le palpebre
Vedremo il nostro amore reclinarsi
come sera
Poi vedrò
rasserenato
nell’orizzonte di bitume
delle tue iridi morirmi
le pupille
Ora
il sereno è chiuso
come
a quest’ora
nel mio paese d’Africa
i gelsomini
Ho perso il sonno
Oscillo
al canto d’una strada
come una lucciola
Mi morirà
questa notte?
Giuseppe Ungaretti, “Allegria di naufragi”, 1919
°°°°°
JUNIO
Campolongo, la 5-an de julio 2017
Kiam al mi formortos
tiu nokto
kaj alivide
mi ĝin rigardos
kaj endormiĝos mi
ĉe l’ susuro
de la ondoj
kiuj finfaras
sian ruldancadon
ĉe la heĝo akacia
de mia domo
Kiam revekiĝos mi
en via korpo
sin modulanta
kiel la voĉo de l’ najtingalo
Ĝi febliĝas
kiel koloro
rebrilanta
de l’ greno matura
En la travideblo
de l’ akvo
l’ oro subtila
de via haŭto
iĝos rosume bruna
Ŝvebanta
sur tavoloj
tintantaj
aere estos
vi kiel
pantero
Ĉe l’ tranĉoj
moviĝaj
de l’ ombro
vi disfolios
Hurlante
muta en
tiu polvo
vi min sufokos
Poste
fermetos vi la palpebrojn
Ni vidos nian amon sin alklini
vespersame
Poste vidos
mi korserena
en horizonto de asfalto
de viaj irisoj morti al mi
la pupilojn
Nune
la seren’ fermitas
kiel
je ĉi horo
en mia land’ afrika
la jasmenfloroj
Mi perdis dormon
Oscilas
mi ĉe la stratangulo
kiel lampiro
Ĉu al mi mortos
tia nokto?
Giuseppe Ungaretti, trad. Nicolino Rossi
(“Gajeco de ŝiprompoj”,
“Vivo de homo”, FEI, Milano 2017, p. 88-90)