Homoj

Charles Dickens

La 9-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1870) de la brita verkisto kaj ĵurnalisto Charles Dickens (1812-1870), eo.wikipedia.org/wiki/Charles_Dickens fama, krom pro la humura verko “The Posthumous Papers of the Pickwick Club” (La postlasitaj paperoj de la Klubo Pikvika), pro sociaj romanoj (aparte: “Oliver Twist”, “David Copperfield”, “Nicholas Nickleby”, “Christmas Carol”/ Kristnaska… Legu plu Charles Dickens

Homoj

Marguerite Yourcenar

La 8-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1903) de la franca verkistino, poetino kaj eseistino (naskiĝinta en Belgio, civitanigita usonanino) Marguerite Cleenewerck de Crayencour (1903-1987), konata per la pseŭdonimo Marguerite Yourcenar, anagramo de la vera familia nomo, eo.wikipedia.org/wiki/Marguerite_Yourcenar fama precipe pro la romano “Carnets de notes de Mémoires d’Hadrien” (Memornotaj kajeroj… Legu plu Marguerite Yourcenar

Homoj

Friedrich Hölderlin

La 7-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1843) de la germana poeto Johann Christian Friedrich Hölderlin, konata kiel Friedrich Hölderlin (1770-1843) eo.wikipedia.org/wiki/Friedrich_H%C3%B6lderlin Mi jam parolis pri li la 7-an de junio 2017. Friedrich Hölderlin Mi transskribas, en la germana kaj en la tradukoj al la itala kaj al Esperanto, la poeziaĵon… Legu plu Friedrich Hölderlin

Homoj

Eleonora d’Arborea

La 6-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1347) de Elianora de Bas (en la kataluna, parolata en la koncerna parto de la itala insulo Sardinio, Elionor de Molins de Rei; en la itala, Eleonora d’Arborea) (1347-1404), eo.wikipedia.org/wiki/Elianora_de_Bas fama kun la titolo “giudicessa” (laŭvorte, juĝistino; en realo, regantino) de sardinia distrikto Arborea.… Legu plu Eleonora d’Arborea

Homoj

Stanisław Moniuszko

La 4-a de junio estas la datreveno de la morto (en 1872) de la pola komponisto Stanisław Moniuszko (1819-1872), eo.wikipedia.org/wiki/Stanis%C5%82aw_Moniuszko aŭtoro, interalie, de la muziko de la opero “Halka” eo.wikipedia.org/wiki/Halka laŭ teksto de Włodzimierz Wolski. En la traduko de Antoni Grabowski, “Halka” estis la unua opero surscenigita en Esperanto (la 16-an de aŭgusto 1912, dum… Legu plu Stanisław Moniuszko