Homoj

Sergio Bruni

La 22-a de junio estas la datreveno de la morto (en 2003) de la napola kantaŭtoro kaj komponisto Guglielmo Chianese, konata per la artista nomo Sergio Bruni (1921-2003).

it.wikipedia.org/wiki/Sergio_Bruni

Mi jam parolis pri li la 22-an de junio 2018.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2018/06/22/sergio-bruni/

Mi transskribas, en la napola dialekto kaj en la traduko al Esperanto, unu el liaj furoraj kanzonoj, “Suonno a Marechiaro” (Sonĝo ĉe Marekjaro), de 1958, kiu referencas la faman kanzonon de Salvatore Di Giacomo kaj Francesco Paolo Tosti “Marechiaro” (Marekjaro), de 1886.

www.bitoteko.it/esperanto-vivo/eo/2019/03/12/salvatore-di-giacomo/

Mi aldonas la bildon de la originala 78-turna disko de 1958.


SUONNO A MARECHIARO

Parole di Renato Fiore,

musica di Antonio Vian (Antonio Viscione)

www.youtube.com/watch?v=hCNjD7G-4KU

 

E veco ‘o stesso mare tale e quale,

‘a stessa Luna ‘e perla ‘mmiez’ô cielo,

ll’eterna fenestella sola sola,

e tanta luce dint’ ‘a notte blu.

 

Ammore, ammore,

pòrtame, stasera,

‘ncopp’a ll’onne chiare

‘e Marechiaro.

Dint’ ‘e vase damme ‘a vita.

Tutt’ ‘a vita mm’hê ‘a fà sunnà.

 

A Marechiaro,

suonno ‘e stu core,

a Marechiaro, stasera,

io torno ancora a suspirà.

 

E dimme ancora appassiunatamente:

“Te voglio bene tanto, tanto, tanto.

Dint’a stu core mio tengo li ppónte

e sulamente tu mm’ ‘e ppuó’ levà”.

 

A Marechiaro, famme sunnà.

 

°°°°°

 

SONĜO ĈE MAREKJARO

Vortoj de Renato Fiore,

muziko de Antonio Vian (Antonio Viscione)

trad. Luigi Minnaja

 

Mi vidas saman maron, tutegalan…

la saman lunon perlan sur ĉielo…

l’ eternan fenestreton, tute solan,

kaj multan lumon en la nokta blu’.

 

Ho amo… amo,

portu ĉivespere

min sur l’ ondojn klarajn

de mar’ klara…

Al mi kise donu vivon…

kaj dumvive sonĝigu min!

 

Ĉe Marekjaro,

sonĝo de l’ koro,

al vi ĉi tiun vesperon

revenas mi por suspirad’!

 

Al mi ankoraŭ diru ardosente:

“Mi amas vin profunde kaj konstante!”

En koro mia tenas mi la pintojn

kaj povas ilin tiri for nur vi!

 

Ĉe Marekjaro sonĝigu min!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *