Homoj

Marguerite Yourcenar

La 8-a de junio estas la datreveno de la naskiĝo (en 1903) de la franca verkistino, poetino kaj eseistino (naskiĝinta en Belgio, civitanigita usonanino) Marguerite Cleenewerck de Crayencour (1903-1987), konata per la pseŭdonimo Marguerite Yourcenar, anagramo de la vera familia nomo,
eo.wikipedia.org/wiki/Marguerite_Yourcenar
fama precipe pro la romano “Carnets de notes de Mémoires d’Hadrien” (Memornotaj kajeroj de Hadriano), en kiu la persona krizo de la Imperiestro surmetiĝas al la krepusko de la Roma Imperio.
En Esperanto aperis du tradukaĵoj:
– prozaĵo, trad. Claude Gerlat, suplemento al “La Kancerkliniko”, 2004;
– “Nouvelles orientales” (Orientaj noveloj), trad. Claude Gerlat, suplemento al “La Kancerkliniko” 2019-34.
Artikolo pri Marguerite Yourcenar aperis en “Literatura Foiro” 1983-82, p. 8-9
Mi aldonas francan poŝtmarkon de 1993, laŭ skizo de Ernest Pignon-Ernest kaj Jacky Larrivière.

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *