Kvankam ĝenerale nekonata, la antikva egipta literaturo posedas verajn juvelojn, nekredeble modernajn.
Mi transskribas, en la tradukoj al la itala kaj Esperanto, eron de dialogo inter viro, kiu laciĝis pri la vivo, kaj lia animo (el la “Libro de la mortintoj”).
La viro volus sin mortigi, ĉar li vidas la morton kiel liberigon, sed lia animo invitos lin elteni la kontraŭaĵojn, sen plifruigi tiun pacon, kiu pli-malpli frue alvenos per si mem.
Bildo: la “pesado” de la animo, por povi eniri la Transmondon.
STANCHEZZA DI VIVERE
La morte mi sta oggi davanti,
come se il malato stesse per guarire,
come se chi è caduto stesse per rialzarsi.
La morte mi sta oggi davanti,
come il profumo della mirra,
come sedere sotto una vela in un giorno senza vento.
La morte mi sta oggi davanti,
come il profumo dei fiori di loto,
come un banchetto in riva a un fiume.
La morte mi sta oggi davanti,
come un cammino sotto la pioggia,
come il ritorno di un uomo su una nave da guerra.
La morte mi sta oggi davanti,
come se desiderasse rivedere la sua casa l’uomo
che passò moltissimi anni in prigione.
(Trad. Antonio De Salvo, dalla versione in Esperanto)
°°°°°
VIVLACIĜO
La morto staras hodiaŭ antaŭ mi,
kvazaŭ la malsanulo estus resaniĝanta,
kvazaŭ la falinto estus releviĝanta.
La morto staras hodiaŭ antaŭ mi,
kvazaŭ odoro de la mirho,
kvazaŭ sidado sub velo dum tago senventa.
La morto staras hodiaŭ antaŭ mi,
kvazaŭ odoro de lotusfloroj,
kvazaŭ festeno ĉe rivera bordo.
La morto staras hodiaŭ antaŭ mi,
kvazaŭ vojo dum pluvado,
kvazaŭ reveno de l’ viro en ŝipo milita.
La morto staras hodiaŭ antaŭ mi,
kvazaŭ dezirus revidi sian hejmon la homo,
kiu multegajn jarojm travivis en malliberejo.
Trad. Arco, “Literatura Mondo” 1933-4, p. 54
Poezio montras, ke homo vivinta jarmilojn antaŭe estis homo kiel ni vivantaj nun, kaj kiel homoj vivontaj.