La 6-a de majo estas la datreveno de la morto (en 1859) de la germana natursciencisto kaj geografo Alexander von Humboldt (1769-1859),
eo.wikipedia.org/wiki/Alexander_von_Humboldt
konsiderata la fondinto de moderna scienca geografio, danke al vojaĝoj, studoj kaj publikaĵoj, kiuj postlasis profundan spuron en la kampoj de biologio, de botaniko, de fiziologio, de biokemio, de mineralogio, de klimatologio.
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, aldonante kuriozaĵon: en la romano “Cien años de soledad” (Cent jaroj da soleco) de Gabriel García Márquez,
la nomo de Alexander von Humboldt estas inter la malmultaj vortoj, kiujn Aureliano Buendía distingas el la plurlingvaj deliroj de gitano Melquíades.
Mi aldonas:
– la poŝtmarkon de 1969 de Germana Demokrata Respubliko (GDR) pro la duajarcenta datrevreno de la naskiĝo de Alexander von Humboldt, kun portreto de la scienciso;
– la kovrilon de la traduko al Esperanto, de Fernando de Diego, (“Cent jaroj da soleco”), de la romano de Gabriel García Márquez “Cien años de soledad”.