Homoj

Jean Nicot

La 4-a de majo estas la datreveno de la morto (nel 1600) de la franca ambasadoro kaj lingvisto Jean Nicot (1530-1600).
eo.wikipedia.org/wiki/Jean_Nicot
Lia famo devenas ne tiom de lia vortaro (“Thresor de la langue françoyse tant ancienne que moderne” – Trezoro de la franca lingvo jen malnova jen moderna), publikigita postmorte en 1606, kiom el la fakto, ke laŭ li nomiĝas tabako (Nicotiana tabacum) kaj “nikotino” (alkaloido ĉeestanta, interalie, en la plantoj de tabako), ĉar en 1559, kiam li estis franca ambasadoro en Portugalio, li alvenigis al la Kortego de Caterina de’ Medici ekzempleron de la planto (devenanta de Amerikoj), snufenda kiel kuracilo.
Pli poste, disvastiĝis en Eŭropo la uzo de fum-tabako kaj de maĉ-tabako.
Pri fum-tabako, mi jam skribis dufoje okaze de la “Tutmonda Tago sen tabako”, proklamita de la la Monda San-Organizo, ĉiujare je la 31-a de majo, kun la celo kuraĝigi la ĉesigon de fumado, ekde la sindeteno de tabako dum almenaŭ 24 horoj.

sen tabako

Sen tabako


Kelkaj kuriozaĵoj:
– la viruso, kiu estigas la malsanon “mozaiko de tabako”, estis la unua viruso izolita en la historio (en 1946, la Nobel-Premio pri Kemio estis atribuita al la usonano Wendell Meredith Stanley ĝuste pro liaj studoj pri ĉi tiu viruso), danke al la fakto, ke tabako havas grandegan ekonomian gravecon, kaj do la scienca esploro aktiviĝis senprokraste;
– teorie, estas daŭre valida la ekskomuniko, kiun en 1650 Papo Inocento la 10-a lanĉis kontraŭ uzantoj de tabako en la Baziliko de Sankta Petro;
– la unuaj afrikaj sklavoj estis deportitaj al Ameriko por kultivi ne kotonon, sed tabakon;
– en la komedio de Carlo Goldoni “La vedova scaltra” (La ruza vidvino), de 1748, oni parolas pri snuf-tabako; mi transskribas kelkajn ĝiajn ediraĵojn (en la itala, kaj en la traduko al Esperanto).
°°°°°
Bildoj:
– franca poŝtmarko de 1961 honore al Jean Nicot;
– ŝildeto kun invito ne fumi, en la lingvoj itala (“Si prega di non fumare”), Esperanto (“Bonvolu ne fumi”) kaj angla (“Thank you for not smoking”).

 


Carlo Goldoni
LA VEDOVA SCALTRA

Atto secondo, scena seconda

Alvaro – Eccovi una presa del mio tabacco. (le dà il tabacco).
Rosaura – Veramente prezioso.
Alvaro – Questo l’ebbi ieri, con una staffetta speditami dalla duchessa mia madre.
Rosaura – Certo non può esser migliore.
Alvaro – Eccolo al vostro comando.
Rosaura – Non ricuserò l’onore di metterne un poco nella mia tabacchiera.
Alvaro – Servitevi della mia.
Rosaura – Non permetterei che doveste restarne senza.
Alvaro – Ebbene, datemi in cambio la vostra.
Rosaura – Ma la mia è d’argento, e la vostra è d’oro.
Alvaro – Che oro! Che oro! Noi stimiamo l’oro, come il fango. Fo più conto di una presa del mio tabacco, che di cento scatole d’oro. Favorite.
Rosaura – per compiacervi. (fa il cambio della scatola).

°°°°°
Carlo Goldoni, trad. Perla Martinelli
El “Literatura Foiro” 226/2007, 227/2007, 228/2007
LA RUZA VIDVINO
Dua akto, dua sceno

AK: Jen al vi pinĉon el mia tabako. (donas al ŝi la tabakon)
R: Vere elstara.
AK: Mi ĝin ricevis hieraŭ, pere de stafeto sendita de la dukino mia patrino.
R: Ĝi certe ne povus esti pli bona.
AK: Ĝi estas je via dispono.
R: Mi ne rifuzos la honoron meti iom el ĝi en mian tabakujon.
AK: Bonvolu preni la mian.
R: Mi ne povas permesi ke vi restu sen ĝi.
AK: Do bone, donu al mi la vian interŝanĝe.
R: Sed la mia estas el arĝento, la via el oro.
AK: Oro, oro! Ni estimas la oron samkiel koton. Por mi pli gravas pinĉo el mia tabako ol cent oraj skatoloj. Bonvolu akcepti.
R: Por vin komplezi. (ili interŝanĝas la tabakujojn)

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *