Homoj

Renato Rascel

La 27-a de aprilo estas la datreveno de la naskiĝo (en 1912) de la aktoro (precipe, sed ne nur, komika), muzikisto kantaŭtoro kaj dancisto Renato Ranucci, konata per la artista nomo Renato Rascel (1912-1991),
it.wikipedia.org/wiki/Renato_Rascel
naskiĝinta “hazarde” en Torino (dum turneo de la patrino, klasika dancistino), sed “ĝisosta romano” koncerne familion.
La artista nomo Rascel estas la fonetika transskribo de la nomo “Rachel” de marko de franca pudro; kiam en Italio estis malpermesitaj la fremdaj vortoj, tiu nomo estis devige ŝanĝita al “Rascele”.
Renato Rascel, malalta kaj maldiketa, sukcesis transformi tiujn “korpajn difektojn” al distinga signo bazita sur memironio, aparte per la invento de la rolulo “piccolo corazziere” (malgranda kirasulo, parodio de la kirasitaj gvardianoj de la Respublika Prezidanto, por kiuj estas postulataj minimua alteco de 190 centimetroj kaj harmonia korpa figuro),

kaj de timema kaj malaplomba Napoleono.

Rascel estas fama pro originala formo de komikeco, bazita sur eldiraĵoj ŝajne sensencaj, sed kiuj kontraŭe kaŝis profundan signifon; ekzemple, li havis ĝenojn kun la cenzuro kiam, en 1939, li verkis surrealan vortovicon, kiu diris:
È arrivata la bufera
è arrivato il temporale
chi sta bene e chi sta male
e chi sta come gli par

(traduko:
alvenis la ŝtormo
alvenis la tempesto
iuj fartas bone aliaj malbone
kaj aliaj laŭ sia plaĉo),
en kiu la publiko tuj kaptis la aludon al la eksplodo de la dua monda milito kaj al la (bedaŭrinde nur kelktempa) neŭtraleco de Italio.
La internacia konateco de Renato Rascel alvenis en 1957 per la kanzono “Arrivederci Roma” (Ĝis la revido Romo), pri kiu mi parolis plej laste la 1-an de februaro 2020.

Fontana di Trevi


Mi transskribas, en la itala kaj en la traduko al Esperanto, la kanzonon “Romantica” (Romantikulino), kaj aldonas poŝtmarkon de 2005 de Respubliko San Marino honore al Renato Rascel, kun la rolulo “malgranda kirasulo”.


ROMANTICA
(Parole di Dino Verde, musica di Renato Rascel)

Tu sei romantica, tu sei romantica,
amarti è un po’ rivivere.

Bambina bruna,
sono l’ultimo romantico che canta per la luna.
Bambina bella,
sono l’ultimo poeta che si ispira ad una stella.
Bambina mia,
sono l’ultimo inguaribile malato di poesia,
e voglio bene a te
perché sei come me – romantica.

Tu sei romantica, amarti è un po’ rivivere
nella semplicità, nell’irrealtà di un’altra età.
Tu sei romantica, amica delle nuvole
che cercano lassù un po’ di sol come fai tu.

Tu sei la musica che ispira l’anima
sei tu il mio angolo di paradiso, quaggiù,

ed io che accanto a te, son ritornato a vivere
a te racconterò, affiderò i sogni miei
perché romantica tu sei.

Tu sei la musica che ispira l’anima
Sei tu il mio angolo di paradiso, quaggiù,

ed io che accanto a te son ritornato a vivere
a te racconterò, affiderò i sogni miei
perché romantica, perché romantica
perché romantica tu sei.

°°°°°

ROMANTICA
Vortoj de Dino Verde, muziko de Renato Rascel
trad. Luigi Minnaja
www.cinquantini.it/esperant/kantoj/sanremo.html#ROMANTICA

Knabino bruna,
jen mi lasta romantika vir’ kantanta por la luno…
Knabino bela,
jen mi lasta menestrelo inspiranta sin al stelo…
Knabino mia,
jen mi lasta senespera malsanul’ je poezio;
mi amas ege vin
ĉar vi similas min!
“Romantica”…

Ho vi “romantica”,
vin ami estas vivi kun
la simpla ideal’ en nereal’ de praera’…
Ho vi “romantica”,
amika estas de la nub’
celanta super ni al sunolum’,
samkiel vi…
Muziko, dolĉa rav’, inspira de l’ anim’,
vi estas tie ĉi terparadizo por mi…
kaj reveninte nun por ree vivi apud vi,
al vi rakontos mi, konfidos mi pri mia rev’,
al vi “romantica” en ver’!

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *