La 19-a de aprilo estas la datreveno de la tragedia morto (en 1906) de la franca fizikisto Pierre Curie (1859-1906),
eo.wikipedia.org/wiki/Pierre_Curie
Nobel-Premiito pri Fiziko en 1903, kune kun la edzino, la polino civitanigita francino Marfia (Marie) Skłodowska, kaj la franca fizikisto Antoine Henri Becquerel, «kiel rekono de la eksterordinaraj servoj, kiujn ili plenumis per siaj kunaj esploroj pri la radioaktivaj fenomenoj».
Mi sendas al la paĝoj de Vikipedio, limiĝante atentigi pri du kuriozaĵoj:
– Pierre Curie mortis, je nuraj 47 jaroj, en maniero por tiel diri stulta, surtretita de kaleŝo dum li trairis straton de Parizo. “La Revuo” 1906-1907, I, p. 373, tiel komentis la postan jaron:
“La Nobel’a premio ŝajnas alporti malbonan ŝancon al tiuj, kiuj ĝin ricevis. La pasintan jaron la fama fizikisto Pierre Curie falis sub radojn de peza veturilo kaj mortis, kelkan tempon post kiam li estis premiita. Jen la morto denove forrabis du eminentulojn tuj post la ricevo de Nobel’a premio: Carducci la unuan, Moissan la duan”;
– ne estas facile difini, kioma parto de la scienca merito estas atribuenda al Pierre Curie, kaj kioma al lia edzino; la kurioza afero estas, ke la edzino,
eo.wikipedia.org/wiki/Marie_Curie
siavice Nobel-Premiitino pri Kemio en 1911 pro la malkovro de radiumo kaj de polonio, estas konata pli per la familia nomo de la edzo (Curie) ol per tiu propra (Skłodowska); mem la franca poŝtmarko de 1938, kiun mi aldonas, nomas ilin “Pierre et Marie Curie” (“Pierre kaj Marie Curie”).