Sen kategorio

Basiliko de Sankta Petro

La 18-an de aprilo 1506 komenciĝis la laboroj de konstruo en Vatikano de la nova Baziliko de Sankta Petro, volita de la militema Papo Julio la dua (1443-1513), kiu intencis starigi en ĝi sian funebran monumenton (kontraŭe realigitan de Mikelanĝelo, tre pli poste, en la roma Baziliko de Sankta Petro in Vincoli (en Katenoj), kun la fama statuo de Moseo).

Simbolo en eminenta senco de kristana Romo, ĝi konsistigas la tradukon en la ŝtonon de laŭcela plano teologia kaj ideologia, la ĉefeco de Petro” (nuntempe temo, tamen, de profunda pripenso, ekde la brakumo de Paŭlo la 6-a al la ortodoksa ekumena Patriarko de Konstantinopolo Athenagoras en 1964, ĝis la Encikliko “Ut unum sint”/ “Por ke ĉiuj estu unu” de Johano Paŭlo la 2-a en 1995).

Pri la Baziliko de Sankta Petro oni verkis tiel multe, ke mi povas limiĝi atentigi pri kelkaj kuriozaĵoj:

naskiĝinte kun la celo manifesti la ĉefecon de la katolika konfesio, la Baziliko estis kaŭzo de la plej granda skismo de la moderna epoko, luteranismo, estiĝinta pro reago al la malproksimiĝo de la katolika Eklezio disde la evangelia pureco, kaj aparte pro la skandalo vekita de la “vendo de la indulgencoj”, plenumita por financi la konstruon de la Baziliko;

la Baziliko, kia hodiaŭ ni ĝin vidas, estas tute malsama, ol kia ĝi estis elpensita de Mikelanĝelo (escepte de la kupolo, probable la plej majesta masonaĵo iam ajn kreita): aparte, Mikelanĝelo imagis Bazilikon tute senornaman, blankegan pro la kalkaĵo, kiu kovru ĉiun volbon kaj ĉiun pilastron, kaj ruĝan ne pro multkoloraj marmoroj, sed pro planko el bakitaj brikoj. Entute, la plej granda preĝejo en la mondodevis esti, en la interno, esenca kaj minimuma.

Sed en la baroka epoko intervenis Gian Lorenzo Bernini (1598-1680), kiu, dum pli ol sesdek jaroj Arkitekto de la “Veneranda Fabbrica di San Pietro” (Respekteginda Konstruejo de Sankta Petro), kreis aron da scengrandiozaj ĉefverkoj, de la Baldakeno ĝis la altaro de la Katedro, kiujn hodiaŭ ni kunigas kun la bildo de la spirita kaj surtera povo de la katolika Eklezio;

– la “fabbrica” (tio estas, la konstruado) de la Baziliko de Sankta Pietro, daŭras senĉese de multaj jarcentoj (ekzemplo pri tio estas la moderna Pordo de la Morto de Giacomo Manzù); pro tio, en la itala oni diras “è come la fabbrica di San Pietro” (= ĝi similas la konstruadon de Sankta Petro), por diri, ke io neniam atingas la finon;

– la ĉaroj, kiuj dum Renesanco transportis la materialon por la konstruo de la nova Baziliko, pasante tra tiu, kiu ĝuste tial nomiĝis “Porta Fabbrica” (Pordo Fabriko), surhavis la siglon A.U.F., respondan al la latinaj vortoj “ad usum fabricae”, tio estas, “por uzo de la fabriko”; tiu siglo rajtigis ne pagi akcizon. Pro tio ankoraŭ hodiaŭ, en la itala kaj aparte en la roma dialekto, la esprimo “a ufo” signifas “senpage, je alies kostoj”.

°°°°°

Mi aldonas:

– la bildon de la interno de la Baziliko de Sankta Petro, kun la Baldakeno (por kiu oni utiligis la bronzon prenitan el la tegaĵo de Panteono) kaj la altaro de la Katedro;

– la reklamilon de la 4-a Internacia Kongreso de Katolikaj Esperantistoj en Romo(de la 4-a ĝis la 12-a de septembro1913), kiam ne plu estis (ekde1870) la Papa Ŝtato kaj ankoraŭ ne estis (ekde 1929) la Ŝtato de Vatikana Urbo, kun la Baziliko de Sankta Petro kaj la antaŭstaranta kolonaro de Bernini (kiu, dependede la vidpunktoj, ĉirkaŭbrakas la mondon aŭ ekskludas ĝin).

Respondi

Retpoŝtadreso ne estos publikigita. Devigaj kampoj estas markitaj *